Roma (filmo, 1972)

(Alidirektita el Roma (Fellini))

Roma, konata ankaŭ kiel Roma de Fellini, estas duon-membiografia komedi-drama filmo de 1972 kiu prsikribas la translokigon de la reĝisoro Federico Fellini mem el sia denaska Rimini al Romo estante juna. Estas omaĝo al la urbo, montrata en serio de izolaj konektitaj epizodoj okazintaj dum la Romaj kaj pasinta kaj estanta. La intrigo estas minimuma, kaj la nura "rolulo" kiu sufiĉe disvolviĝas estas Romo mem. Peter Gonzales ludas la junan Fellini, kaj la filmo aperigas ĉefe novulojn en la aktoraro. Krom aktoroj kaj aliaj famuloj aperas (eksterliste) ankaŭ Anna Magnani, Marcello Mastroianni, Alberto Sordi, Gore Vidal kaj Federico Fellini mem.

Roma
filmo
Originala titolo Roma
Originala lingvo itala lingvo • germana lingvo • franca lingvo • hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1972, 26 okt. 1972
Ĝenro komedia filmo, filma dramo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Turi Vasile
Scenaro Bernardino Zapponi • Federico Fellini
Filmita en Romo
Loko de rakonto Romo
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Elisa Mainardi • Galliano Sbarra • Alfredo Adami • Ennio Antonelli • Feodor Chaliapin Jr. • Gianluigi Chirizzi • Dennis Christopher • Franco Citti • Ada Crostona • Rolando De Santis • Marcella Di Folco • Francesco Di Giacomo • Giovanna Di Vita • Lina Franchi • Nella Gambini • Eleonora Giorgi • Franco Magno • Elliott Murphy • Cassandra Peterson • Mimmo Poli • Guglielmo Spoletini • Fides Stagni • Maria Tedeschi • Nino Terzo • Alvaro Vitali • Renato Zero • Federico Fellini • John Francis Lane • Anna Magnani • Marcello Mastroianni • Alberto Sordi • Gore Vidal • Marne Maitland • Ennio Antonelli • Aristide Caporale • Loredana Martinez
Produktinta firmao United Artists
IMDb
vdr

Fellini ripete kontrastigas la vivon de Romo dum la militepoka Faŝisma Italio kun la vivo en la komencaj 1970-aj jaroj. La militepokaj scenoj emfazas la kongregigon de lokanoj en Romaj publikaj lokoj, kiel surstrataj restoracioj, varieteejo kaj bomboŝirmejo.

Eksteraj ligiloj redakti