Nino ROTA (naskiĝis la 3-an de decembro 1911 en Milano, mortis la 10-an de aprilo 1979 en Romo) estis itala komponisto.

Nino Rota
Nino Rota 1923.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1911 (1911-12-03)
en Milano
Morto 10-an de aprilo 1979 (1979-04-10) (67-jara)
en Romo
Mortokialo koronaria trombozo
Tombo Campo Verano
Lingvoj itala lingvo
Loĝloko MilanoReĝlando de Italio
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Curtis Institute of Music • Universitato de MilanoMilana Konservatorio • Accademia nazionale di Santa Cecilia
Okupo
Okupo komponistodirigentoinstruistopianistoaktoro • scenaristo • filmkomponisto • lektoromuzikisto
TTT
Retejo http://www.ninorota.com
Information icon.svg
vdr

Li unue lernis pianon kaj eniris la konservatorion en Milano. Poste li lernis belartojn en la universitato de sia hejmurbo. Li estis tre bona amiko de Igor Stravinski.

Kvankam li estas tre konata kiel kreinto de filma muziko, li ankaŭ komponis kvar simfoniojn, ok operojn, kaj multajn aliajn verkojn, inter ili konĉerto por trombono.

Lia nomo estas ligata al tiu de Federico Fellini de kies filmoj li ĉiam komponis la muzikon. En 1971 li ankaŭ kreis la muzikon de la filmo The Godfather (La baptopatro).

Li mortis en Romo.