Giancarlo Giannini

itala aktoro

Giancarlo GIANNINI (1a de aŭgusto, 1942) estas itala aktoro, voĉaktoro, reĝisoro kaj scenaristo.[1] Li ricevis premion por la Plej Bonkvalita Aktoro en la Kinfestivalo de Cannes pro sia ludado en Film d'amore e d'anarchia, ovvero: stamattina alle 10, in via dei Fiori, nella nota casa di tolleranza... (1973) kaj ricevis nomumon al Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Aktoro pro sia ludado en Pasqualino Settebellezze (1975).

Giancarlo Giannini
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1942 (1942-08-01) (81-jaraĝa)
en La Spezia
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Accademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico
Familio
Edz(in)o Eurilla del Bono • Livia Giampalmo
Infano Adriano Giannini
Parencoj Gaia Trussardi
Okupo
Okupo teatra aktoro • dublaktoro • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoroscenaristo
vdr

Giannini famis pro siaj stelulaj roloj en filmoj reĝisoritaj de Lina Wertmüller. Krom la du menciitaj filmoj, li aperis ankaŭ en Travolti da un insolito destino nell'azzurro mare d'agosto, Mimì metallurgico ferito nell'onore, kaj Francesca e Nunziata.

Giannini atingis ankaŭ kelkajn internaciajn sukcesojn. Lia flukapablo en angla lingvo havigis al li nombrajn ĉefrolojn en filmoj de Holivudo, krom la rolo de Alberto Aragón en A Walk in the Clouds en 1995, kaj de la franca policano René Mathis en filmoj pri James Bond nome Casino Royale (2006) kaj Quantum of Solace (2008).

Giannini estas la oficiala dublisto al itala lingvo de Al Pacino. Kaj li kaj Ferruccio Amendola estis la unuarangaj dublistoj de Pacino ĝis la morto de Amendola en 2001 kiam Giannini iĝis lia nura dublisto. Li dublis ankaŭ la voĉon de Jack Nicholson en la itallingva publikigo de The Shining kaj Batman same kiel li dublis aliajn aktorojn kiel Michael Douglas, Dustin Hoffman, Gérard Depardieu, Ryan O'Neal, Jeremy Irons, Mel Gibson, Tim Allen, Leonard Whiting kaj Ian McKellen en kelkaj el iliaj verkoj.

Aliaj filmoj redakti

Referencoj redakti

  1. "Giancarlo Giannini's dubbing contributions". Antoniogenna.net. Alirita la 10an de decembro 2019.