Tirante el Blanco
Tirante el Blanco estas hispana filmo de 2005 reĝisorita de Vicente Aranda. Stelulis Victoria Abril, Leonor Watling kaj Rafael Amargo, inter aliaj. La filmo estas bazita super la samnoma romano Tirant lo Blanc de Joanot Martorell. La filmo fokusas al la aventuroj de Tirante («Tirant» en valencia) en Konstantinopolo sen trakti la devenon de Tirante, ĉar en la filmo Tirante jam estas kavaliro. Tiel, el la romano konserviĝas nur la rolulo kaj svagaj ideoj.
Tirante el Blanco | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tirant lo Blanc |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2006 |
Ĝenro | aventura filmo, drama filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Produktisto(j) | Enrique Viciano |
Scenaro | Vicente Aranda |
Filmita en | Istanbulo • Barcelono • Madrido • Almerio |
Loko de rakonto | Turkio |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Victoria Abril • Leonor Watling • Charlie Cox • Giancarlo Giannini • Jane Asher • Rafael Amargo • Caspar Zafer • Íngrid Rubio • Jay Benedict |
IMDb | |
Intrigo
redaktiLa agad okzas en la 15-a jarcento. Temas pri la historio kiel la kavaliro Tirante (Casper Zafer) ricevas komision de la bizanca imperiestro (Giancarlo Giannini) por liberigi lin for de la sieĝo fare de la turkoj. Tirante kontentigas la esperon de la bizancanoj. Li venkas en batalkampo kaj en amo superante la opozicion de Carmesina (Esther Nubiola), supozeble nura heredanto de la Bizanca Imperio. Dume, Mehmedo la 2-a (dancisto Rafael Amargo), nome la Granda Sultano de la turkoj, juna kaj altira viro, klopodas por serĉi pacon kun la bizanca imperio pere de la geedza unio kun Carmesina kaj tiely eviti batalon kontraŭ Tirante.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Casper Zafer kiel Tirant lo Blanc
- Esther Nubiola kiel Carmesina
- Victoria Abril kiel Ines
- Leonor Watling kiel Plezuro-de- mia-vivo
- Ingrid Rubio kiel Estefania
- Charlie Cox kiel Diafebus
- Giancarlo Giannini kiel la imperiestro
- Jane Asher kiel la imperiestrino
- Sid Mitchel kiel Hipolito
- Rafael Amargo kiel Mehmed la 1-a
- Jay Benedict kiel la Otomana ambasadoro
- Rebecca Cobos kiel Eliseo
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tirante el Blanco (película) en la hispana Vikipedio.