Mehmed la 1-a (1389 – 26a de Majo 1421), konata ankaŭ kiel Mehmed Çelebi (en Otomana turka: چلبی محمد, "nobele-naskita") aŭ Kirişçi (en greka: Κυριτζής, latinigite: Kyritzis, "senjorfilo"),[1] estis la Otomana sultano el 1413 ĝis 1421. La kvara filo de la Sultano Bajezid la 1-a kaj de Devlet Hatun, li luktis kontraŭ siaj fratoj por la kontrolo de la Otomana povo en la Otomana Interregno (1402–1413). Starte el la provinco Rûm de norda Anatolio li sukcesis kontroli unue Anatolion kaj poste la eŭropajn teritoriojn (Rumelio), reunuigante la Otomanan ŝtaton ĉirkaŭ 1413, kaj regis ĝin ĝis sia morto en 1421. Nomita "La Restariganto," li reestablis centran aŭtoritaton en Anatolio, kaj etendis la Otomanan ĉeeston en Eŭropo per la konkero de Valaĥio en 1415. Venecio detruis lian floton ĉe Kalipolis en 1416, kiam la Otomanoj perdis marmiliton.[2]

Mehmed la 1-a
Persona informo
مُحمَّد اوَّل
Naskiĝo 30-an de novembro 1385 (1385-11-30)
en Bursa
Morto 26-an de majo 1421 (1421-05-26) (35-jaraĝa)
en Edirne
Tombo Yeşil Türbe vd
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turkaarabapersa vd
Subskribo Mehmed la 1-a
Familio
Dinastio Otomana dinastio vd
Patro Bajezid la 1-a vd
Patrino Devlet Hatun vd
Gefratoj İsa Çelebi • Süleyman Çelebi • Musa Çelebi • Mustafa Çelebi vd
Edz(in)o Emine Hatun • Kumru Hatun vd
Infanoj Murad la 2-a • Küçük Mustafa • Selçuk Hatun • Sultan Hatun vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Notoj redakti

  1. İnalcık 1991, p. 973.
  2. , R. Ernest Dupuy kaj Trevor N. Dupuy, The encyclopedia of military history (1977) pp 437–439.

Bibliografio redakti