Jeremy John IRONS (19-an de septembro 1948) estas angla aktoro. Post ricevi klasikan trejnadon ĉe la Teatrolernejo de Bristol Old Vic, Irons ekis sian aktoran karieron en 1969, kaj ekde tiam li aperis en multaj londonaj teatroproduktaĵoj kiaj The Winter's Tale, Macbeth, Much Ado About Nothing, The Taming of the Shrew, Godspell, Richard II kaj Embers. En 1984, li premieris ĉe Broadway per la teatraĵo de Tom Stoppard The Real Thing kaj ricevis premion Tony por plej Bona Aktoro.

Jeremy Irons
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Jeremy John Irons
Naskiĝo 19-an de septembro 1948 (1948-09-19) (75-jaraĝa)
en Cowes, Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lernejo Sherborne • Bristol Old Vic Theatre School vd
Familio
Gefratoj Niamh Cusack vd
Edz(in)o Sinéad Cusack vd
Infanoj Max Irons vd
Profesio
Okupo filmaktoro • voĉaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Irons ĉe la Berlina Kinfestivalo de 2011

La unua ĉefa kinrolo por Irons venis en la romantisma dramo de 1981 The French Lieutenant's Woman, pro kio li ricevis nomumon por Premio de la Brita Akademio por plej Bonkvalita Aktoro. Protagonistinte en filmoj kiaj Moonlighting (1982), Betrayal (1983) kaj The Mission (1986), li akiris kritikajn laŭdojn pro portreto de ĝemelaj ginekologoj en la psikologia filmo de David Cronenberg nome Dead Ringers (1988). En 1990, Irons ludis rolon de akuzito je murdo Claus von Bülow en Reversal of Fortune, kaj ricevis multajn premiojn kiaj Oskar-premion al plej Bonkvalita Aktoro. Aliaj rimarkindaj filmoj liaj estis Kafka (1991), Damage (1992), The House of the Spirits (1993), M. Butterfly (1993), The Lion King (1994), Die Hard with a Vengeance (1995), Lolita (1997), The Man in the Iron Mask kaj Elizabeth (1998), The Merchant of Venice (2004), Being Julia (2004), Kingdom of Heaven (2005), Eragon (2006), Appaloosa (2008), kaj Margin Call (2011).

En Oktobro 2011, li estis nomumita Bonvola Ambasadoro de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj.

Eksteraj ligiloj redakti