David Paul CRONENBERG (15a de Marto, 1943) estas kanada filma reĝisoro, scenaristo, kaj aktoro.[1] Li estas unu el la ĉefaj kreintoj de tio kio estas komune konata kiel subĝenro body horror, laŭ kiu liaj filmoj esploras la transformadon, infektadon, teknologio de la korpaj visceroj, kaj la interplektadon de psikologio kun la fizika aspekto. Cronenberg estas plej bone konata kiel esploranta tiujn temojn tra sciencfikciaj hororaj filmoj kiel Shivers (1975), Videodrome (1983), kaj The Fly (1986), Kvankam li laboris ankaŭ en multaj ĝenroj tra sia tuta kariero.[2]

David Cronenberg
Persona informo
David Paul Cronenberg
Naskiĝo 15-an de marto 1943 (1943-03-15) (81-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Toronto • Harbord Collegiate Institute • North Toronto Collegiate Institute vd
Familio
Patro Milton Cronenberg vd
Patrino Esther Cronenberg vd
Gefratoj Denise Cronenberg vd
Edz(in)o Margaret Hindson • Carolyn Zeifman vd
Infanoj Brandon Cronenberg • Caitlin Cronenberg • Cassandra Cronenberg vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktorofilmproduktorofilmmuntisto • filmaktoro • televida aktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filmoj de Cronenberg polusigis kaj kritikistojn kaj publikon; li ricevis laŭdojn de kritikistoj kaj polemikojn pro siaj priskriboj de sangelverŝo kaj violento.[3][4] La gazeto The Village Voice nomis lin "la plej aŭdaca kaj defia rakonta reĝisoro en la angla-parolanta mondo".[5] Liaj filmoj ricevis nombrajn premiojn, kiel, pro Crash, la Speciala Ĵuria Premio en 1996 en la Festivalo de Cannes, unika premio, kiu estas diferenca el la Ĵuria Premio ĉar ĝi ne estas atribuita ĉiujare, sed nur je peto de la oficiala ĵurio, kiu tiuokaze havigis la premion "pro originaleco, pro kuragza kaj pro aŭdaco".[6]

En la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj, Cronenberg kunlaboris por kelkaj filmoj kun Viggo Mortensen, kiel A History of Violence (2005), Eastern Promises (2007), kaj A Dangerous Method (2011). Li konkurencis por la Palme d'Or en 2012 en la Festivalo de Cannes per Cosmopolis.[7]

Notoj redakti

  1. Cronenberg 1992, p. 1.
  2. "David Cronenberg: 10 essential films". British Film Institute. Alirita la 31an de Oktobro, 2021.
  3. "Cronenberg defends movie's naked bathhouse scene". CTVNews. 11a de Septembro, 2007. Alirita la 31an de Oktobro, 2021.
  4. "Director David Cronenberg: Responsible violence?". CNN. Alirita la 31an de Oktobro, 2021.
  5. J. Hoberman (17a de Majo, 2005). "Historical Oversight". The Village Voice. Arkivita el la originalo en 29a de Junio, 2011. Alirita la 31an de Oktobro, 2021.
  6. Maslin, Janet (21a de Majo, 1996). "Secrets and Lies' Wins the Top Prize at Cannes". The New York Times. Alirita la 31an de Oktobro, 2021.
  7. "Five things we learned from the Cannes premiere of Cosmopolis". Toronto Life. 28a de Majo, 2012. Alirita la 31an de Oktobro, 2021.

Bibliografio redakti

  • Dreibrodt, Thomas J. Dreibrodt (2000). Lang lebe das neue Fleisch. Die Filme von David Cronenberg – von 'Shivers' bis 'eXistenZ' (en germana). ISBN 978-3-932872-05-1.
  • Handling, Piers (1983). The Shape of Rage: The Films of David Cronenberg. ISBN 978-0-7736-1137-5.
  • Humm, Maggie (1997). "Cronenberg's Films and Feminist Theories of Mothering". Feminism and Film. Edinburgh University Press. ISBN 978-0-253-21146-0.
  • Newman, Kim (1989). Nightmare Movies: A Critical History of the Horror Film 1968–1988. ISBN 978-0-517-57366-2.
  • Robnik, Drehli Robnik; Palm, Michael, eld. (1992). Und das Wort ist Fleisch geworden. Texte über Filme von David Cronenberg. Vieno: PVS. ISBN 978-3-901196-02-7.