Deprimo

negativa psika stato

Deprimodepresio (laŭ PIV ambaŭ vortoformoj samrange eblas, kvankam la dua havas pliajn, ekonomian kaj meteologian signifojn) estas psika malsano tre ofta nuntempe. Tamen, laŭ NPIV, depresio povas esti iomete malsama ol deprimo kaj signifas gravan deprimon[1].La deprimo estas karakterizita per timemo, angoro kaj melankolio. Ĝi trafas ĉefe adoleskantojn kaj personojn en plena produktokapablo, pli ofte inter la 40-a kaj 60-a jaraĝo, sed povas ataki ankaŭ infanojn kaj maljunulojn. La virinoj estas iom pli ofte viktimoj ol la viroj.

bildo de Vincent van Gogh

Ĝi komenciĝas pro reala aŭ nereala (imaga) perdo: la morto aŭ foriro de amata persono; la perdo de riĉaĵoj, sano, posteno aŭ elstara aŭ honora pozicio en la socio ; akcidento aŭ ĥirurgia operacio, kiu senigis la pacienton je parto de ties korpo aŭ je unu el ties funkcioj; perdo de la beleco, de la juneco, de la seksa allogo aŭ kapablo ; malapero de la amikoj kaj kamaradoj kun paso de la tempo. Aliaj kaŭzoj povas ankaŭ influi la aperon de deprimo: la soleco ; la fizika, mensa aŭ emocia trolaciĝo; kelkaj medikamentoj; la tabako, la alkoholo kaj aliaj dependecoj ktp.; kelkaj infektaj malsanoj (ekzemple virusaj) mise traktitaj per antibiotikoj kaj kemiaĵoj; kronikaj malsanoj kiel reŭmatismaj, endokrinaj, diabeto ktp. erare traktitaj per hormonoj kaj aliaj drogoj ; nutromankoj ; familia dismembriĝo ; menopaŭzo kaj andropaŭzo; politikaj kaj sociaj ŝanĝoj ; novaj situacioj (divorco, emeritiĝo) ktp. Pluraj sciencaj studoj [2] trovis statistikajn korelaciojn inter depresio kaj iuj agrikulturaj pesticidoj. Finfine, tro multaj kaŭzoj, dependante kiuj varias de kulturo al kulturo kaj de homo al homo.

Kiam homo suferas perdon aŭ gravan psikan aŭ emocian traŭmaton, tiu ekfunkciigas defendajn mekanismojn: la ellaboradon aŭ la eskapon. En la unua kazo li analizas sian angoron ĝis li sukcesas venki aŭ superi ĝin, kelkfoje kun alies helpo (psikoanalizisto, ŝamano, pastro ktp.), sen gravaj sekvaĵoj. En la dua kazo la interna tensio malŝargiĝas en plurajn direktojn estigante diversajn fizikajn, emociajn kaj mensajn perturbojn, kiuj konsistigas nenormalajn reagojn, inter ili la deprimon. Sekve, deprimo ne estas simple malgajeco, aŭ malĝoja sento.

La malĝoja sento por perdo, kun paso de la tempo ĝi kelkfoje spontanee pliboniĝas; sed, la deprimo kronikiĝas. La remalsaniĝoj kaj la recidivoj estas oftaj, kun sensimptomaj periodoj de ĝis 3 jaroj ĉe la komenco, kiuj emas mallongiĝi post ĉiu sekva atako.

Kiam la deprimo ŝuldiĝas al organaj kaŭzoj, kaj tiuj ĉi estas traktataj per la naturista sistemo, ĝi definitive kuraciĝas kaj malaperas.

Ne ĉiam estas facile diagnozi la deprimon, ĉar unuj kaŝas ĝin sub rideto, aliaj neas ĝin stoike kaj la ceteraj ĝin maskas per diversaj organaj aŭ emociaj perturboj.

La deprimito ne povas aprezi la belecon de la plej ĉarma pejzaĝo; la agrablaj sentoj kaj la buntaj koloroj ŝajne ne atingas lian konscion; lia vivo iĝis monotone griza, sinistra kaj sensenca; kaj li sentas sin soleca meze de sia propra dezerta mondo. Li marŝas trenante la piedojn, kurbdorse, kun trista rigardo; parolas balbute, heziteme kaj sengeste; liaj movoj estas malrapidaj ; li sin sentas konstante laca, precipe frumatene ĉe ellitiĝo kaj devas penegi por ion fari ; lia dormo ne estas normala: li vekiĝas tre frumatene kaj ofte dumnokte kaj liaj sonĝoj estas ĝenaj ; li suferas stomakintestajn perturbojn (laksomallakso, abdomena doloro, dispepsio, epigastra malordo, gasoj, naŭzo, senapetiteco), maldikiĝon (ne ĉiam kaŭzitan de la senapetiteco), malpliiĝon de la seksa impulso, kapdoloron, kapturniĝon, poliurion (troa kvanto da urino), palpitacion, spirmalfacilon, neklaran vidadon, buŝan sekecon, pruriton.

Krom la supre menciitaj fizikaj simptomoj, la deprimito prezentas ankaŭ emociajn simptomojn: melankolia humoro, krizo de plorado, sentoj de malkvieteco kaj fiasko, agitiĝo, timo, sendefendo, memriproĉo; li sentas sin pesimista, senespera, kulpa, malbona aŭ sentaŭga, seniluziiĝinta.

Li ankaŭ prezentas psikajn simptomojn: malfacilo por koncentriĝi en la laboro, la legado aŭ la studado ; sendecideco ; perdo de la memoro, de la intereso kaj de la ambicio ; tendenco al memmortigo. Ĉar li perdis intereson por aliuloj, la paciento sin sentas socie izola, kaj tio povas intensigi lian malkontentecon kaj fiaskosenton.

Inter la fakuloj pri psikiatrio, estas du prioritatoj pri la kuracado de deprimo: psikoterapia kaj farmakologia. La unua terapia fokuso baziĝas sur la psikoterapio fare de komprenema kuracisto, kiu pretas aŭskulti ĉion kion la paciento volas rakonti al li pri si mem, pri siaj pensoj kaj sentoj, kaj pri la kaŭzoj, kiuj laŭ lia opinio okazigis la deprimecon. La farmakologia skolo fokusigas medikamentojn - ĉefe el la grupoj de triciklaj kontraŭdeprimigiloj kaj selektivaj serotoninaj reakceptaj inhibiciiloj (SSRI). Kutime oni uzas kaj psikoterapion kaj medikamentojn en kombino por kuracado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti