Amikeco

kora rilato inter homoj, kiuj havas reciprokan ŝaton aŭ amon unu al la alia
(Alidirektita el Amiko)

Amikeco estas speco de interhoma rilato, kiu okazas inter du aŭ pli da homoj, kiuj ŝatas unu la alian kaj ĝuas reciproke la kompanion. Eĉ pli, tiu estas rilato de reciproka korinklino inter homoj, kiuj ĝenerale enhavas bonan opinion unu pri la alia, interhelpon, komunajn interesojn kaj ŝatokupojn. Amikeco estas sento rilata al amo, sed kun tute aliaj nuancoj, ĉar ĝi ne inkluzivas enamiĝon, aŭ romantikajn esprimojn de amo. Eble oni povintus resumi la esencon de tiu ĉi termino, uzante simplajn vortojn kiel „pozitiva rilato inter homoj, kiuj estas malfremdaj unu al la alia kaj kundividas iujn komunajn personajn interesojn“. Tamen alimaniere oni rajtas difini amikecon kiel koraj rilatoj bazitaj sur reciproka bonkoreco.

Amikoj, pentraĵo de Jerry Weiss 2003
Memportreto kun amiko, Rafaelo 1517-1519.

Kiel ĉiu alia homa rilato, tiu ĉi ankaŭ povas esti long- aŭ mallongdaŭra, ŝanĝiĝanta en intenco kaj naturo tra la paso de la tempo. Ĝi estas pli forta formo de interhoma ligo ol asociiĝo, kaj estis studita en akademiaj kampoj kiel komunikado, sociologio, socia psikologio, antropologio kaj filozofio. Kvankam ekzistas multaj formoj de amikeco, kelkaj el kiuj povas varii de loko al loko, certaj trajtoj ĉeestas en multaj specoj de tiaj ligoj. Tiaj trajtoj inkluzivas preferi esti unu kun la alia, ĝui tempon pasigitan kune kaj povi okupiĝi pri pozitiva kaj subtena rolo unu rilate al la alia.

Aliaj lingvoj havas proprajn terminojn por variaj tipoj de amikeco, tra la gamo de la homaj sentoj, praktikoj, proksimeco kaj rilateco.

Psikologie kaj socieRedakti

Plej multaj homoj opinias, ke iliaj amikoj bone konas ilin. Tamen, studoj[kiu?] montris, ke plej ofte temas pri iluzio rilata al la deziro plibonigi memestimon. Kredante, ke niaj amikoj zorgas pri ni, ni konstruas nian memestimon.

Amikeco en la sociologia kunteksto estas forte rilata al malamikeco. Ofte komuna malamiko estas tre efika rimedo por cementi ligojn inter amikoj, kaj unu el la iloj por tio estas onidiro. Amikoj emas troigi la pozitivajn kvalitojn de siaj amikoj kaj ignori iliajn negativajn kvalitojn, kaj male, t.e. kunumante amikoj emas troigi la negativajn kvalitojn de siaj malamikoj kaj ignori iliajn pozitivajn kvalitojn.

Amikecoj estas faritaj en malsamaj manieroj depende de kulturo kaj religia alligiteco. Kelkaj amikecoj estas faritaj per demandado: „Ĉu vi ŝatus esti mia amiko?“ aŭ alie, ĝi foje estas akompanata de promesoj kaj ĵuroj. La formulo de sangofrateco estas ĉiam malpli ofta. Amikeco, amo, zorgado kaj partopreno en la sorto de aliaj ne estas io hazarda, sed nepre necesa por spirita matureco kaj feliĉo. Se iu ne kapablas establi kaj konservi amikecon, tia manko povas esti kaŭzita de somata, mensa aŭ spirita malsano.

Esploro[kiu?] montras ankaŭ, ke amikeco povas havi genetikan fonon: la plej fortaj ligoj ligas nin kun homoj genetike similaj al ni. Ĉi tio povas klarigi la ekziston de rasa antaŭjuĝo kaj aliaj formoj de ksenofobio samtempe.

La ago mem amiki ankaŭ havas biologian bazon - ĝi estas proksime rilata al la t. n. unua impreso. La esploro[kiu?] montras, ke ni faras senkonscian decidon pri la deziro pli bone koni homon ene de nur 10 minutoj de la unua kontakto kun li.

FilozofiaRedakti

AristoteloRedakti

Aristotelo, konsiderita la „patro de filozofio“, en sia verko Nikomaĥa Etiko, dediĉas Librojn 8 kaj 9 — el la dek libroj, kiuj formas ĝin — al diskuto pri la valoro de amikeco. Laŭ Aristotelo, amikeco estas unu el la virtoj, kvankam — male al la kardinalaj virtoj — ĝi ne estas norma virto. Tiu ĉi filozofo asertas ankaŭ, ke ekzistas pluraj specoj de amikeco: ideala (teleia philia, kiu estas valoro en si mem) kaj tiuj, kiuj ĉiu plenumas celon (plezuro aŭ utileco).

Por Aristotelo, amikeco estas virto aŭ io akompanata de virto. La koncepto de amikeco en la klasikaj aŭtoroj postulas klarigon de la termino destinita por amikeco, philia, kiu ne estas ekvivalento al tio, kion oni nuntempe komprenas per amikecrilatoj.

Ĉiuj tiuj malsamaj rilatoj implikas interkonsenti kun iu, kvankam Aristotelo foje implicas ke io pli kiel reĝa gusto estas postulata. Kiam li parolas pri la karaktero aŭ emo, kiu falas inter donacoj aŭ flatado unuflanke, kaj sekureco aŭ bataloj aliflanke, li diras ke ĉi tiu stato:

La propra klasifiko de amikoj de Aristotelo [1]:

  • La amikeco de utileco, bazita sur akiro de io kiu estas utila al ni de la amiko.
  • La amikeco bazita sur plezuro, bazita sur akirado de reciproka plezuro kaj Aristotelo atribuis precipe junulojn.
  • La virta amikeco, kiu estas en la perfekta amikeco, ĉar ĝi kunigas tiujn egalulojn, kiuj estas bonaj kaj kiuj elstaras en virto. Vi dividas aprezon por la bonaj kaj virtaj en la vivo kaj vi ne havas kialon por profiti.

En Magna moralia, Aristotelo opinias ke tiuj kiuj kredas ke oni povas havi amikecon kun senvivaj objektoj aŭ kun dioj estas malĝustaj ĉar la sento de amikeco devas esti reciproka. [2] En la Eŭdemia Etiko, li asertas, ke "esti amikoj kun multaj homoj samtempe estas malhelpita eĉ de la faktoro de amo, ĉar ne eblas ke amo aktiviĝu rilate al multaj samtempe" kaj "malfeliĉo montras kiuj ne estas vere amikoj", tial la diro ke "naturo (amikeco) estas konstanta, sed riĉeco ne estas." Malgraŭ ĉio, Diogeno Laercio atribuas al Aristotelo la citaĵon dum la fino de sia vivo "Ho! Miaj amikoj, ne ekzistas amikoj." " La filozofo Jacques Derrida faris komenton pri ĉi tiu frazo en sia libro "Politiko de amikeco".

EpikuroRedakti

Epikuro havis dubindan opinion pri la plezuro de sekso kaj geedziĝo, estas pridisputate ĉu li malakceptis ĝin aŭ akceptis ĝin en certaj kazoj. [3] Filodemo diris, ke la epikureanoj ne respektis geedzan fidelecon. [4] Anstataŭe, li argumentis, ke amikecoj estas esencaj por feliĉa vivo prefere ol neklaraj politikaj utopioj [5]. Unu el la majusklaj Maksimoj diras: [6]

"Maljusto ne estas en si mem malbono, sed pro timo de la suspekto, ke ĝi ne restos nerimarkita de tiuj starigitaj kiel punantoj de tiaj agoj." Epikuro, Maxims capitals, 27

Epikura amikeco estas natura rilato bazita sur reciproka amo kaj nemalhavebla por persona identeco, kiu rivelas la epikuran amikon kiel alian memon [7]. La temo de amikeco estas paradoksa temo en Epikuro. Kiel Aristotelo [8], Epikuro konsideras, ke la saĝulo estas memsufiĉa, ke memsufiĉo kaj aŭtarkio estas granda bono. La saĝulo devas konservi sian sendependecon kaj, tamen, Epikuro konsideras, ke amikeco ne estas por la saĝuloj simpla rimedo sed bono en si mem. Aliflanke, laŭ Bernard Frischer, la nocio de la epikura skolo kiel asocio de amikoj kongruas kun la epikura teorio [5].

En FamilioRedakti

 
Tri junaj amikoj en Havano
 
Interago de amikoj sur benko

Familia amikeco estas kutime pli proksima amikeco, pro la sangorilato kaj simila temperamento de familianoj, precipe inter gepatroj kaj iliaj infanoj. Tamen estas preskaŭ establita fakto, ke la dumviva amo de infanoj al siaj gepatroj estas malpli ol la amo de gepatroj al siaj infanoj.

Laŭ kulturoRedakti

Oftas diraĵo estas ke la hundo est as fakte la plej bona amiko de la homo. Certe amikeco gravegas al ni ĉiuj homoj de ie ajn ni venas kaj devenas.

RusioRedakti

En Rusio oni kutimas doni al tre malmultaj homoj la statuson de amiko. Nur inter amikoj ni[kiu?] nomas unu la alian laŭnome (aŭ per la diminutivokromnomo) dum inter simplaj "konatoj" ni nomas unu la alian per la plena nomo, al kiu aldoniĝas ankaŭ la patronomo. Geamikoj povas esti delongaj laboristoj, najbaroj kun kiuj interŝanĝi vizitoj aŭ invitoj por tagmanĝi, ktp Fizika kontakto inter amikoj estas konsiderata tute normala eĉ inter samseksaj homoj, kiuj brakumas, kisas kaj marŝas kun krucitaj brakoj aŭ man en mano en publiko, sen la plej eta embaraso aŭ implico de seksa naturo. Koncerne la politikajn implicojn de amikeco, en la tempo de la stalinisma reĝimo amikecoj estis rigarditaj kun certa suspekto, ĉar lojaleco inter amikoj povus esti kontrasta kun lojaleco al la Partio. „Laŭ difino, amiko estas homo, kiu ne forlasas vin eĉ kiam li estas rekte minacata, homo, al kiu vi povas facile konfidi en ĉiaj aferoj, homo, kiu neniam perfidos vin, eĉ se subpremata“. Iasence, amikeco iĝis la lasta bastiono de politika malkonsento en Sovetunio.

AzioRedakti

Eĉ en Mezoriento kaj Mezazio, amikeco inter maskloj, kvankam malpli proksima ol en Rusio, tendencas esti aparte intima, kaj estas akompanata de multegaj fizikaj karakterizoj sed de neseksa naturo, tenante la manojn, dormante kune, brakumante, ktp.

Okcidentaj landojRedakti

 
Ritratto di due amici, olio su tavola di Jacopo da Pontormo (1522 circa)

En la Okcidento, ĉefe en la dua duono de la 20-a jarcento, intimaj fizikaj kontaktoj estas definitive konsideritaj "seksan" signifon, kaj praktiki ilin inter amikoj estas konsiderata tabuo. Tamen apenaŭ menciita, preskaŭ "rita" maniero brakumi kaj kisi estas akceptita, eĉ se nur en certaj kuntekstoj; tamen inter inoj, la interŝanĝo de afekciaj gestoj estas traktata multe malpli severe. Infanoj estas escepto, kies amikeco povas tradukiĝi en manifestiĝojn de proksima intimeco eĉ inter viroj, kiuj poste estas forlasitaj por konformiĝi al sociaj konvencioj, kaj precipe en adoleskeco, kiam kontakto inter viroj kaj inoj pligrandiĝas

BestojRedakti

Iuj mamuloj kaj birdoj povas havi amikecajn rilatojn unu kun la alia. Ekzistas ankaŭ amikecoj inter dorlotbestoj kaj iliaj posedantoj, kiu laŭ la emocia atesto de la homa parto, disvolviĝas multe pli ol la dependeco pri nutrado kaj prizorgado. Foje ekzistas amikeco inter membroj de malsamaj specioj, kiel inter kato kaj hundo, kiuj kreskis kune.

Metaforaj kaj Pseŭdo-amikecojRedakti

Kvankam en la origina signifo la termino indikas amikecon inter individuoj, ĝi estas foje uzata ankaŭ en la kunteksto de politikaj rilatoj por indiki apartan kondiĉon de rilatoj inter ŝtatoj aŭ popoloj (vd. „franc-germana“ amikeco) ligitaj per afineco kaj komunaj interesoj. Ĉi-rilate, indas mencii faman deklaron de la angla ŝtatisto Benjamin Disraeli, kiu diris: "Nacioj neniam havas stabilajn amikojn aŭ eĉ stabilajn malamikojn. Nur konstantajn interesojn." Alia ekzemplo estas la imaga amiko, kiu ĉeestantas ekskluzive en la imago de la imaganto, kiu ofte estas tre imagiva. Foje la imaga amiko povas krei problemojn por la psiko, ĉar la infano provas konvinki sin pli kaj pli pri lia ekzisto, tiel ke li kredas je ĝi preskaŭ laŭvorte kaj traktante lin kiel realan personon, ekzemple tenante lian lokon kiel se li sidus tie, aŭ eĉ serioze parolis kun li aŭ malkaŝi siajn sekretojn al li. Foje la imaga amiko ankaŭ povas esti vera persono, ekzemple famulo, kun kiu, tamen, fakte, vi ne havas neniujn aŭ preskaŭ neniujn rilatojn, ĉar fakte la famulo ne konas vin kaj vi ne konas la famulon person sed nur laŭ lia publika imago.

 
Davido kaj Jonatano, ilustraĵo de franca senŝeligilo, ĉirkaŭ 1300

En kulturo kaj klasikaĵojRedakti

Eposo pri GilgameŝRedakti

Pri granda amikeco de Gilgameŝ kaj Enkidu oni povas jam legi en la tutmonde konata plej malnova ekzistanta epoko. Ĝi estis skribita per kojnoskribo sur argil-tabuloj laŭ legendoj de la antikvaj Sumera kaj Asiria popoloj. El tiuj argil-tabuloj estis trovitaj 12. Ili forte efikis je la poste kreitaj antikvaj skribaĵoj, eĉ ankaŭ je la Biblio.

BibliaRedakti

Eble la unua referenco pri amikeco en la Biblio estas la rakonto en la libro de Genezo pri la tento fare de la serpento al Evo. Aliaj famaj ekzembloj estas la rilaton inter Abram kaj sia nevo Lot, kaj elstare inter Davido kaj Jonatano, filo de la antaŭa reĝo Ŝaulo, Rut kaj Naomi, Paŭlo kaj Barnabaso.

En popola kulturoRedakti

Amikecrilatoj estis abunde rakontitaj, kaj en la mondo de literaturo kaj en la kino kaj televido, ĝis tia grado ke, kvankam vere kompleta listo estus neebla, estas facile identigi ilin en preskaŭ ajna verko.

Donkiĥoto kaj Sanĉo Panza, Thelma & Louise, Sherlock Holmes kaj Watson, La Tri Musketistoj, Butch Cassidy kaj la Sundance Kid, Harry Potter, Ron Weasley kaj Hermione Granger, en la samnoma sagao C-3PO kaj R2-D2 en Stelmilito, Ankaŭ en La Tri Brutuloj, Friends, Mary kaj Max estas ekzemploj de diversaj specoj de proksimaj amikecoj elmontritaj en literaturo, en filmoj kaj en televido.

LiteraturoRedakti

 
Kromolitografo titolita "Amikeco, amo kaj vero", publikigita fare de Currier & Ives, 1874

Kromolitografo Amikeco, amo kaj vero, publikigita fare de Currier & Ives, 1874

Jen kelkaj literaturaj verkoj, en kiuj la temo de amikeco estas traktata:

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri amikeco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[9]:

  •  
     Amikeco aparte, ofico aparte. 
  •  
     Donacetoj subtenas amikecon. 
  •  
     Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. 

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Rana, Zat. «Aristotle's Philosophy of Friendship Still Matters Today»
  2. Magna moralia I.11
  3. Kiel diskutinte en antaŭaj afiŝoj, estas freneziga diferenco en la diversaj tradukoj de Diogeno Laercio. La versio de la traduko de RD Hicks de la Klasika Biblioteko de Loeb, devenanta el 1931, konsentas: “Nek la saĝulo geedziĝos kaj formos familion: tiel diras Epikuro en Problemoj kaj De Natura. Okaze li povas edziĝi pro specialaj cirkonstancoj en sia vivo."Cyril Bailey en sia traduko de 1926 diras alie:" Plue, la saĝulo edziniĝos kaj havos infanojn, kiel Epikuro diras en Problemoj kaj en la verko pri la naturo. Sed li faros; edziĝu laŭ la cirkonstancoj de lia vivo."
  4. Mas, Salvador (2018). Epikuro, Epicureans kaj Epicureanism en Romo (Unua redaktita eldono). p. 235.
  5. 5,0 5,1 Frischer, Bernard (1982), The Sculpted Word: Epicureanism and Philosophical Recruitment in Ancient Greece, Berkeley, Kalifornio: universitato de California Press. pp. 41-42
  6. Brennan, Tad (1996). "Epikuro pri Sekso, Geedziĝo kaj Infanoj . " Klasika Philology 91 (4): 346-352.
  7. Németh, Atilo (16-a de aŭgusto 2017). "5. La plezuroj de amikeco . Epikuro sur la Memo (en la angla)
  8. Nu, vi certe ne pasigos vian vivon sola; ĉar kunvivi estas agrabla kaj necesa. Se tiuj aferoj do estas belaj, agrablaj kaj necesaj, sed oni ne konfesas, ke ili ekzistas sen amikeco, la aŭtarkiulo bezonos amikecon. Magna moralia , II.15
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-05-11.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti