Amikeco Esperanto-Asocio

Amikeco Esperanto-Asocio - Szolnok, Hungario

Nia asocio fondiĝis en novembro, 2005. laŭ la supra nomo.

Sidejo: 5000 SZOLNOK Hild Viktor u 5. II/17.

Funkciuloj de Asocio:

Prezidanto: József Eszényi Tel: 30/418-01-13

Sekretario: Julianna Vas-Szegedi Tel: 30/292-93-31

Financadministranto: Istvánné Hegedűs

Respondeculo de informadiko: Ferenc Harnyos Tel: 30/636-61-45

Gvidanto de instruado: József Eszényi E-mail: eszjozsef@freemail.hu

Celoj de asocio: Efika interesdefendo, derivado, helpo de Esperantista membro de Asocio. Ekonomia agado por plibonigi kondiĉon de ilia kultura kaj lingva agado.

Agado kaj funkciado de la Asocio: Ĝi organizas agadon de membroj por atingi celojn de Asocio. La Asocio havas permeson ekonomii, entrepreni kaj fari aliajn investadan agadon por atingi la asociajn celojn. Laŭ la celoj, ĝi donas diversan subtenon kaj financan servadon al la membroj. La Asocio estas sendependa, neprofita, nepolitika organizaĵo. Ĝi ne akceptas subtenon de partioj, ne apogas parlamentan kandidaton.

Ĝi faras la sekvontajn taskojn: - aranĝas kulturajn programojn al siaj membroj, - subtenas ĉiujn klopodojn, kiuj ebligas evoluigon de la homaj valoroj, popularigon kaj uzadon de lingvo Esperanto, - organizas tiujn esperantistajn aranĝaĵojn, kiuj akcelas la ekkonadon de departemento kaj urbo Szolnok kaj lande, kaj internacie, - faras Esperantajn kursojn por membroj senpage, kaj pretigas ilin por fari ŝtatan ekzamenon, - klopodas estigi konstantan esperantistan kulturan hejmon, - invitas famajn esperantistojn por fari prelegojn, - membroj de Asocio kreas kontaktojn kun esperantistoj de la urbo, regiono, lando kaj eksterlando.