Embaraso (komparu ekzemple kun la angla vorto "embarrassment") laŭ PIV estas

  1. situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, kaj kiu kaŭzas ĝenon, ŝanceliĝon aŭ konfuzon (en la germana lingvo "Peinlichkeit"), respektive
  2. la sento mem, kaŭzita de tia situacio (en la germana lingvo "Verlegenheit").
Gnome-face-embarrassed.svg
Gnome-face-embarrassed

Temas do pri sento de ĝeno, konfuziĝo, nesekureco kaj honto, kiu ofte aperas en socie malagrablaj situacioj, en kiu la koncernato perdas parton de sia digno aŭ reputacio.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri embaraso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Eliri sen frakaso el granda embaraso. 
  •  
     Esti en granda embaraso. 
  •  
     Sidi en amaso da embaraso. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-12.