Socia psikologio estas la scienca studo pri kiel la homaj pensoj, sentoj, kaj kondutoj estas influitaj per la fakta, imaga, aŭ implica ĉeesto de aliaj. En ĉi tiu difino, "scienca" signifas la empirian metodon de esplorado. La esprimoj pensoj, sentoj, kaj kondutoj inkludas ĉiujn psikologiajn variablojn, kiuj estas mezureblaj ĉe homo. La deklaro ke aliaj povas esti imagitaj aŭ implicitaj sugestas tion, ke probable oni estas ema influiĝi de socio eĉ kiam neniuj aliaj homoj ĉeestas, kiel kiam oni spektas televidon, aŭ sekvas internigitajn kulturajn normojn.

Sociaj psikologoj tipe klarigas homan konduton kiel rezulton de la interagado de mensaj statoj kaj proksimaj sociaj situacioj. En la koncepta formulo de Kurt Lewin, konduto povas esti rigardata kiel funkcio de la persono kaj la medio, B = f ( P, E). Ĝenerale, sociaj psikologoj havas preferon por laboratorie baziĝintaj, empiriaj rezultoj. Socipsikologiaj teorioj prefere tendencas esti specifaj kaj fokusitaj, ol tutmonda kaj ĝenerala.

Socia psikologio estas interfaka domeno, kiu pontas la interspacon inter psikologio kaj sociologio. Unu ĝia pioniro estis la usonano Solomon Asch.

Fakuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti