KsenioKsenia (ξενία xenía), gastemo, estis tre grava praktiko en antikva Grekio. Ĝi estis preskaŭ rita amikeco formita inter gasto kaj gastiganto, kiuj antaŭ povus esti fremduloj. La gastiganto nutras kaj havigas loĝejon por la gasto, kiu espereble korespondas per nur dankemo. La gravo de tio povas vidiĝi tra epizodoj de la Greka mitologio — partikulare, en la verkoj de Homero nome Iliado kaj Odiseado.

Jupitero kaj Merkuro ĉe Filemono kaj Baŭciso (1630–33) laŭ la ateliero de Rubens: Zeuso kaj Hermes, testante la vilaĝan praktikon de gastemo, estas ricevitaj nur de la maljunuloj Filemono kaj Baŭciso, kiu esti premiitaj dum liaj najbaroj estis punitaj.

La greka dio Zeŭso estas foje nomata Zeŭso Ksenios en sia rolo kiel protektanto de gastoj. Li tiele enkorpigas la religian devigon esti gastema al veturantoj. Teoksenioteoksenia estas temo en la Greka mitologio en kiu homaj estaĵoj montras sian virton aŭ piecon etendante la gastemon al malriĉa fremdulo (ksenos), kiu rezultas esti maskita diaĵo (theos) kun la kapablo doni premiojn. Tiuj historioj avertas la mortulojn ke ajna gasto estu bone traktata kvazaŭ ĝi estu maskita dio kaj tio helpas establi la ideon de ksenia kiel fundamenta greka kutimo.[1] La termino theoksenia ankaŭ kovris distron inter dioj mem, nome populara temo en klasika arto, kiu estis revivigita de la Renesanco en verkoj kiuj priskribas Feston de Dioj.

Tute alia la ideo uzatas literature, ekz. en la germanlingva literaturo, kp. Xenien de Ŝilero/Goeto.

Referencoj redakti

  1. Bruce Louden, Homer's Odyssey and the Near East (Cambridge University Press, 2011), pp. 31–32; John B. Weaver, Plots of Epiphany: Prison-Escape in Acts of the Apostles (Walter de Gruyter, 2004), p. 34.

Fontoj redakti

  • Iom da tiu materialo venas el prelegoj de Dro. Elizabeth Vandiver, registritaj kaj distribuitaj de The Teaching Company.
Vandiver, Elizabeth, Ph.D. (Lecturer). (1999). The Iliad of Homer. [Audio CD]
Vandiver, Elizabeth, Ph.D. (Lecturer). (1999). The Odyssey of Homer. [Audio CD]
Vandiver, Elizabeth, Ph.D. (Lecturer). (2000). Greek Tragedy Part I. [Audio CD]

Eksteraj ligiloj redakti