Xenien (germanlingva formo por greka vorto; ĝi signifas origine donojn de/por gastoj) nomis la romia verkisto Marcialo la 13-an libron de siaj epigramoj estantaj donakompanantaj versaĵoj. Johann Wolfgang von Goethe transprenis tiun ĉi titolon ironie por la distiĥoj kiujn li faris kune kun Friedrich Schiller. Ili aperis en la ŝilera gazeto Musenalmanach auf das Jahr 1797. La manuskripto kun sume 676 ksenioj ĝis hodiaŭ konserviĝis.

Xenien
literatura verko • Pasquinade
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1797
vdr

Enhavo redakti

Temis pri tre polemika atako kontraŭ la tiama literatura sceno kaj la filistrecaj samtempuloj. Tamen la verko ne estas nur kritike sed pli literaturpolitike planita. Post la venensaga ĵetado kontraŭ ekz. Friedrich Nicolai, Johann Kaspar Friedrich Manso, Christoph Martin Wieland kaj la fratoj Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg kaj Christian zu Stolberg-Stolberg sekvis post la eldoniĝo en 1797 vera batalo priksenia kio aperigis (plurfoje anomime skribitajn) Kontraŭ-kseniojn. Nek Ŝilero nek Goeto volis transpreni tiujn ĉi distiĥojn en la verkaron sian; tamen ambaŭ pli malfrue kelkajn bonajn versojn ja reprenis por prilaborado aŭ alilokigo enverkera.

Komenciĝis la faro de tiuj versaĵoj en decembro 1795. En letero al Ŝilero en la 26.12. Goeto prezentis sian ideon prie antaŭ Ŝilero.[1] Schiller respondis tri tagojn poste ĝoje: Der Gedanke mit den Xenien ist prächtig und muß ausgeführt werden. / La ideo estas splenda kaj nepras ties realiĝo.[2] Sekve ne volis ĉesi la reciproka sendo de tiaj Ksenioj.

Carl Leberecht Immermann elektis la saman titolon por siaj epigrame verkitaj polemikaĵoj kontraŭ aŭtoroj samtempaj, Heinrich Heine publikigis ilin en 1827 aneksitaj kiel duan parton de la privojaĝa verko Reisebilder.

Xenien estas skribita en antikvaj distiĥoj konsistantaj el heksametro kaj pentametro. La greka vorto "ξένος/ksenos" signifas fremdulon, gaston sed ankaŭ gastiganton.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Frieder von Ammon: Ungastliche Gaben. Die 'Xenien' Goethes und Schillers und ihre literarische Rezeption von 1796 bis in die Gegenwart. Niemeyer, Tübingen 2005. ISBN 3-484-32123-7
  • Franz Schwarzbauer: Die Xenien. Studien zur Vorgeschichte der Weimarer Klassik. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart und Weimar 1993. ISBN 3-476-00859-2
  • Wolfgang Stammler (eld.): Die Anti-Xenien. A. Marcus und E. Weber’s Verlag, Bonn 1911.
  • Johannes Bobrowski: Literarisches Klima. Ganz neue Xenien, doppelte Ausführung, Deutsche Verlagsanstalt, Stuttgart 1978. ISBN 3-421-01849-9

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti