Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg

Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg (naskiĝinta la 7-an de novembro 1750 en Bad Bramstedt, mortinta la 5-an de decembro 1819 en Melle) estis germana-dana poeto, advokato kaj tradukisto. Li polemike atakitis per la verko Xenien.

Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg
Friedrich Leopold, grafo de Stolberg: juristo kaj poeto
Friedrich Leopold, grafo de Stolberg: juristo kaj poeto
Persona informo
Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg
Friedrich Leopold Graf zu Stolberg-Stolberg
Naskiĝo 7-an de novembro 1750 (1750-11-07)
en Bad Bramstedt
Morto 5-an de decembro 1819 (1819-12-05) (69-jaraĝa)
en Gut Sondermühlen
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Holstinio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Familio
Dinastio House of Stolberg vd
Patro Christian Günther zu Stolberg-Stolberg vd
Patrino Christiane, Gräfin zu Castell-Remlingen vd
Gefratoj Christian zu Stolberg-Stolberg • Augusta Louise zu Stolberg-Stolberg • Catharine Stolberg vd
Infanoj Christian Ernst zu Stolberg-Stolberg • Johann Peter Kajus zu Stolberg-Stolberg • Leopold Friedrich zu Stolberg-Stolberg • Bernhard Joseph zu Stolberg-Stolberg • Joseph Stolberg-Stolberg • Pauline, Gräfin zu Stolberg-Stolberg • Andreas von Stolberg • Marie Therese zu Stolberg-Stolberg vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto • poeto-juristo • juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Friedrich Leopold apartenis al kadeta linio de la Stolberg-familio. Li estis naskita al la filo de dana magistrato kaj posedanto de ŝarĝuma biendomo, grafo Christian zu Stolberg. Kune kun sia frato Christian li frekventis la Universitaton de Halle (Saale) en 1770, por studi germanan jursciencon. Liaj aliaj studoj ampleksis la klasikaĵon kaj diversajn historiajn kursojn. La du fratoj poste studis en Göttingen kaj iĝis konataj membroj de la fama poeta aoscio Hainbund. Post forirado al la universitato la fratoj faris vojaĝon al Svislando sub akompando de la poeto Johann Wolfgang von Goethe.

En 1777 Friedrich Leopold estis nomumita sendito de la princepiskopo de Lubeko ĉe la tribunalon de Kopenhago, sed ofte restis en Eutin por pasigi tempon kun sia gimnazitempa amiko kaj kun-hainbundano Johann Heinrich Voß.

En 1782 Stolberg geedziĝis kun Agnes von Witzleben, kiun li festis en siaj poemoj. Post ses jaroj da feliĉa geedzeco, kun du filoj kaj du filinoj, Agnes mortis frue en 1788. Friedrich Leopold tiam iĝis dana sendito ĉe la tribunalon de Prusio, kaj havis duan geedziĝon kun la grafino Sophie von Redern en 1789. Post ilia geedziĝo li kaj lia edzino ekigis rondvojaĝon tra Germanio, Svislando, kaj Italio; li dokumentis tiun ĉi ekskurson en serio de leteroj.

Tiu ĉi vojaĝo gravegis por lia religia evoluo, pro ke tiam li konatiĝis kun la devota katolika grafo von Droste-Vischering kiel ankaŭ kun la instruisto de li, la eminenta teologo Katerkamp. En 1791 li estis nomumita prezidanto de la lubeka episkopa tribunalo ĉe Eutin; li prirezignis tiun oficon en 1800 retiriĝonte al Münster. Danke al sia dua geedziĝo Stolberg havis grandan familion, el kies anoj ĉiuj - kun la escepto de la plej maljuna filino - sekvis la ekzemplon de la patro kaj konvertiĝis je katolikismo en 1801. La plej maljuna filino, Agnes, estis fianĉigita al la lutera grafo Ferdinand von Stolberg-Wernigerode, sed ŝia filo en 1854 iĝis katolika. Kvar filoj kaj du bofiloj partoprenis en la kampanjo kontraŭ Francio en 1814; unu el tiuj filoj estis mortigitaj ĉe la Batalo de Ligny (1815).

Pro lia konvertiĝo Friedrich Leopold estis grave atakita eĉ far la longa amiko Voß (Wie ward Fritz Stolberg zum Unfreien?, 1819). Post kelktempa restado (de 1812) en la ĉirkaŭaĵoj de Bielefeld, li transloĝiĝis al la biendomo biendomo Sondermühlen (nun parto de Melle), proksime de Osnabrück, kie li restis ĝis sia morto en 1819.

Verkoj redakti

Friedrich Leopold skribis multajn odojn, baladojn, satirojn kaj dramojn; inter ili la tragedio Timoleon (1784). Li produktis tradukojn de Iliado (1778), de Platono (1796-1797), Esĥilo (1802), kaj Ossian (1806); li publikigis en 1815 Leben Alfreds des Großen la volumenan verkon Geschichte der Religion Jesu Christi (17 vol. , 1806-1818). Aliaj verkoj inkludas poezion, kiel Balladen (1779) kaj Jamben (1784), kaj aliajn verkojn, kiel ekzemple Theaterstücke (1787) kaj Reisen (1791), sed ankaŭ romanojn, kiel ekzemple Die Insel (1788). Li ankaŭ skribis historion de Alfredo la Granda (1816), biografion de Sankta Vincento de Paul. Li tradukis partojn de la verkaro de Sankta Aŭgusteno kaj ankaŭ skribis meditadojn pri la rakontoj bibliaj. Ili, kune kun Büchlein der Liebe kaj la polemika pamfleto Kurze Abfertigung des langen Schmähschrifts des Hofrats Voß aperis nur post lia morto.

Literaturo redakti

  • Theodor Menge, Der Graf F. L. Stolberg and seine Zeitgenossen (2 vol, 1862)
  • JH Hennes, Aus F. L. von Stolbergs Jugendjahren (1876)
  • Ĵ Hennes, Stolberg in den zwei letzten Jahrzehnten seines Lebens (1875)
  • Johannes Janssen, F. L. Graf zu Stolberg (2 vol, 1877), dua red. 1882
  • Wilhelm Keiper, F. L. Stolbergs Jugendpoesie (1893)