Christian zu Stolberg-Stolberg

Christian zu Stolberg-Stolberg (naskiĝis la 15-an de oktobro 1748 en Hamburgo, mortis la 18-an de januaro 1821 en Windebye apud Eckernförde) estis germana verkisto, filo de grafo Christian Günter kaj frato de Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg. La fratoj kritikitis polemike en la verko Xenien.

Christian zu Stolberg-Stolberg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1748 (1748-10-15)
en Hamburgo
Morto 18-an de januaro 1821 (1821-01-18) (72-jaraĝa)
en Windeby
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Holstinio vd
Familio
Patro Christian Günther zu Stolberg-Stolberg vd
Gefratoj Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg • Catharine Stolberg • Augusta Louise zu Stolberg-Stolberg vd
Edz(in)o Louise Stolberg vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ekstudinte en 1769 en Halle (Saale) li studis inter 1772 kaj 1774 en Göttingen, kie li aniĝis al Hainbund. En 1777 li iĝis oficialulo gvida en Tremsbüttel (antaŭe li jam estis laborinta en Kopenhago) kie li edziĝis al en multaj poemoj glorigita vidvino de ĉekortega servisto von Gramm, Luise. Ŝi mem estis grafino de Reventlow.

Post 23 jaroj da ekzemplodona deĵoro Stolberg pensiuliĝis kaj retiriĝis je bieno Windebye apud Eckernförde.

Verkaro redakti

Liaj mallongaj poemoj »Gedichte« (elegioj, kantoj, baladoj ktp.) aperis kune kun poemoj de liaj fratoj unue en 1779 en Lepsiko; same la dramoj »Schauspiele mit Chören« (1787), el kiuj li verkis »Belsazar« kaj »Otanes«. Ambaŭ fratoj kunlaboris krome ĉe la poeziaĵoj »Vaterländischen Gedichte« (Hamburgo 1815), en kiuj ili klopodis plenumi nivelojn malmodernajn. Christian krome publikigis en Hamburgo en 1782 »Gedichte aus dem Griechischen« kiel ankaŭ tradukon de verkoj de Sofoklo (Lepsiko 1787) en kvinpiedaj jamboj, tradukoj kiuj ne malutilis tiutempe! Liaj poeziaĵoj ĉiuj troviĝas en la 20-voluma eldono »Werke der Brüder Stolberg« (Hamburgo 1820–25). Kiel poeto li imitis sian eĉ pli ŝtorman kaj pasian fraton Friedrich Leopold; la konvertiĝon fratan al katolikismo li akre malaprobis daŭre estonte en kontakto kun li.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 57-58, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti