7-a de novembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 7-a de novembro estas la 311-a tago de la jaro (la 312-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 54 tagoj restas.
Je la 7-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 335: Atanazio laŭ la ordono de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio estis forpelita de Konstantinopolo kaj iris al Treviro
- 680: Tria koncilio de Konstantinopolo komencita por solvi teleologiajn disputojn pri monotelitismo kaj monoenergismo (kadre de kristologia disputo)
- 921: Regantoj de la orienta kaj okcidenta reĝlando de frankoj Henriko la 1-a, la Birdisto kaj Karlo la 3-a agnoskis memstarecon de siaj reĝlandoj
- 1455: Post 24 jaroj ekde ŝtiparumo en la katedralo al Dipatrino de Parizo, komenciĝis rehabilita proceso de Johana de Arko
- 1491: Bratislavo: reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a devigis reĝon de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislaon la 2-an Jogajlido al subskribo de pakto, laŭ kiu Habsburgoj transprenos Ĉeĥion kaj Hungarion kaze de lia senida morto
- 1575: Reganto de Transilvanio Stefan Batory iĝis reĝo de Pollando
- 1602: Papo Klemento la 8-a eldonis enkanonigan buleon de Sankta Kazimiro, patrono de Pollando kaj Litovio
- 1612: Dua pola-rusa milito: post rusa konkero de Kitaj-gorod kaj manko de nutraĵo gvidanto de polaj konkerintoj de Kremlo kolonelo Mikołaj Struś kapitulacis
- 1619: Kroniĝo de Elizabeto Stuart, la edzino de reĝo de Ĉeĥio Frederiko la 5-a
- 1631: Pasado de Merkuro - unua observado de la transito de Merkuro, antaŭvidita de Johannes Kepler, farita de kvar homoj inkluzive de Pierre Gassendi
- 1659: Traktato de Pireneoj: Hispanio cedis nederlandajn posedaĵojn al Francio - fino de 24-jara ŝtatlima batalado, ligita kun la Tridekjara milito
- 1665: La plej malnova brita "London Gazette" aperis, komence kiel "Oxford Gazette", kaj estas ĝis nun seninterrompe publikigata
- 1811: Usona trupo gvidata de William H. Harrison venkis fortojn de la kreskanta konfederacio de Shawnee, gvidataj de Tecumseh en batalo en Indiano
- 1816: Rusia imperiestro kaj pola reĝo Aleksandro la 1-a fondis la Reĝan Universitaton de Varsovio
- 1835: Unua registaro de la Respubliko Teksaso kreiĝis
- 1848: Zachary Taylor iĝis prezidento de Usono
- 1852: Napoleono la 3-a iĝis imperiestro de Francio
- 1869: Biciklado: voja bicikla konkurso komenciĝis de Parizo ĝis Rueno - venkis brito James Moore
- 1885: Serba-Bulgara-Milito: bulgaraj trupoj venkis serban armeon en Batalo de Slivnica, kiu malfermis la vojon al bulgaroj por ataki Pirot en Serbio
- 1885: Kanad-Pacifika Fervojo fondiĝis
- 1893: En Koloradio virinoj akiris balotrajtojn
- 1902: Silicia Valo: urbo Mountain View fondiĝis
- 1906: Pollando: Puławy akiris urborajton
- 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidojn Ekardo kaj Belo
- 1911: Maria Skłodowska-Curie estis anoncita Nobel-premiito pro malkovro de kemiaj elementoj radiumo kaj polonio - tiel ŝi iĝis la sola virino dufoje premiita per Nobel-premio kaj unu el du homoj, kiuj ricevis ĝin dufoje en malsamfakaj kampoj
- Unua Mondmilito
- 1914: Kapitulaco de germana kaj aŭstro-hungara armeoj en sieĝata de japanoj kaj britoj havena ĉina urbo Cindao; usona dusemajna revuo "The New Republic" aperis - ĝi apogis aliron de Usono al la milito
- 1916: Usono: oficanta prezidento Woodrow Wilson reelektiĝis por 2-a oficperiodo; Jeannette Rankin, feministino kaj pacistino, iĝis unua virino elektita al Usona Domo de Reprezentantoj
- 1917: En Rusio krozŝipo Avrora pafe komencis Oktobran Revolucion; Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino: brita armeo konkeris havenon kaj fortikaĵon Gaza post retiriĝo de turka garnizono
- 1918: Novembra Revolucio (Germanio): Kurt Eisner proklamis Liberan Ŝtaton Bavario kaj kaŭzis detronigon de 700-jara dinastio Vitelsbaĥoj; Provizora Popola Registaro de Pola Respubliko, konsistanta el maldekstrulaj aktivuloj el Kongresa Pollando kaj Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, kreiĝis en Lublin sub gvido de Ignacy Daszyński
- 1919: En Zaslavo Ukraina Popola Respubliko kaj Dua Pola Respubliko subskribis protokolon pri demarkacia linio inter pola kaj ukraina armeoj
- 1922: Pastro August Hlond estis nomumita de papo Pio la 11-a apostola administranto en Katowice, en la parto de Vroclava diocezo atribuita al Pollando rezulte de plebiscito
- 1929: Malfermo de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko sur Manhatano
- 1931: Ĉina Soveta Respubliko estis fondita de Mao Zedong dum la Ĉina enlanda milito - efemera ŝtato de ĉinaj komunistoj ekzistanta praktike ĝis oktobro 1934, kiam komenciĝis Longa Marŝado
- 1933: Fiorello H. La Guardia unuafoje venkis por posteno de la urbestro de Novjorko, markante komencon de dekunujara mandato en regado de la plej granda urbo de Usono
- 1938: Herschel Grynszpan venĝe pri "Polenaktion" (dum kelkaj tagoj oni deportis de Germanio al Pollando ĉirkaŭ 17 mil judojn) pafmortigis en Parizo germanan diplomaton - la evento iĝis preteksto al kristala nokto
- 1940: Usono: pendoponto en Tacoma kolapsis — la akcidento influis konstruadon de pontoj laŭ rezisto al vento kaj vibrado
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: guberniestro de Ĝenerala Gubernio Hans Frank solene eniris al Krakovo kaj ekloĝis sur Vavelo; en Włocławek germanoj fermis katedralon kaj arestis 44 pastrojn kaj alumnojn de Animzorga Seminario kune kun episkopo Michał Kozal kaj sekretario de episkopa kurio pastro Jan Broniarczyk; Heinrich Himmler ordonis fondi sur okupataj polaj teritorioj oficejojn de Gestapo; Gestapo murdis en distrikto Pilski 40 polojn kaj 2 germanojn; germana polico pafekzekutis en Distrikto Poznański 70 studentojn de malliberejo en Poznań, en malliberejo en Rawicz 46 sileziajn ribelintojn, en Morzewo 41 virojn, en Dalki apud Gniezno 24 polojn; Wehrmacht pafmortigis en Kościan 45 loĝantojn de la urbo; pola ĉefministro en ekzilo generalo Władysław Sikorski estis nomumita de prezidento Władysław Raczkiewicz ĉefkomandanto de Polaj Armitaj Fortoj - komencis rekrei polan armeon en Francio; Tria Regno: Adolf Hitler prokrastis ofensivon al Okcidenta Eŭropo ĝis la 15-a de novembro
- 1940: En Krynica-Zdrój germanoj malfermis ekspozicion de ukraina arto; Norda Maro: dutaga sensukcesa invado de 1-a kaj 2-a Grupiĝo de Torpedoboatoj al marbordo de Skotlando finita (unu sinkis pro mino)
- 1941: Porajmos: Gestapo transportis al Lodzo 1000 ciganojn de Mattersburg; Pola Rezistomovado: nokte de la 6-a/7-a de novembro pola skipo de brita 138-a skadro de bomba aviado unuafoje flugis sur Halifax al Pollando (super Danio, Balta Maro kaj Gdańsk) kun malsuprenĵeto por Asocio de Armita Batalado (3 paraŝutistoj, radioaparatoj kaj armiloj); aviadilo de Luftwaffe torpedis sur la Nigra Maro sovetan malsanulejan motorŝipon Armenio — pereis ĉirkaŭ 5 mil vunditoj kaj rifuĝintoj de Krimeo; Orienta Fronto: Adolf Hitler konvinkiĝis, ke transpreno de sovetaj naftejoj en Kaŭkazio devas esti prokrastita ĝis 1942
- 1942: Pola Rezistomovado: taĉmento de Popola Gvardio forkondukis de germana labortendaro en distrikto Sandomierski ĉirkaŭ 500 judojn deportotajn al koncentrejo Majdanek; gvidanto de kontraŭsoveta ribelo en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR estis mortigita de speciala taĉmento de NKVD
- 1943: trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Fastów/Fastiv (Kieva provinco); Pacifiko: sur la insulo Bougainville japanoj kontraŭatakis
- 1944: oficanta prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt elektiĝis la kvaran fojon; en Tokio estis pendumita soveta spiono Richard Sorge
- 1945: En Tripolo, kontrolata de Aliancanoj, 130-140 judoj pereis - lige al Balfour-deklaro - en araba pogromo (ekde la 5-a de novembro), kio kaŭzis postan elmigron de judoj al Israelo kaj Italio
- 1949: Petrolo estis malkovrita en Kaspio ĉe la marbordo de Azerbajĝano, kondukante al konstruado de Neft Daşları, unua eksterlanda marborda naftoplatformo
- 1950: Trijara Ĝanendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1950: Stalinismo: Árpád-ponto en Budapeŝto inaŭgurita sub la nomo de Stalin-ponto, Placo Oktogon estis alinomita kiel Placo de la 7-a de novembro, Elizabeto kaj Teréz-Bulvardoj renomiĝas kiel Lenin-Bulvardoj
- 1951: Usona kantisto kaj aktoro Frank Sinatra edziĝis al Ava Gardner
- 1952: Pollando: aŭtoritatoj decidis forigi el diocezo Katowice tri episkopojn
- 1954: Akva rezervujo Slapy: 11-a etapo de la Vultava Kaskado estis finita
- Hungara insurekcio de 1956:
- Kreita en Szolnok la registaro de János Kádár en sovetiaj tankoj alvenis al Budapeŝto
- Tria Kabineto Imre Nagy estis laŭleĝe malfondita
- Ferenc Münnich malpermesis reorganizadon de ŝtatdefendaj korpoj
- 1957: Persona aŭtomobilo Trabant forlasis muntoĉenon en Zwickau
- 1959: Bulgara nacia televido ekfunkciis - unua televida kanalo en Bulgario, konata hodiaŭ kiel BNT 1
- 1961: Stalingrado alinomiĝis al Volgogrado
- 1968: Flago de la Turkoj kaj Kajkoj adoptiĝis
- 1968: Litova SSR (Sovetunio): arkitekturo de Vilna loĝkvartalo Žirmūnai estis agnoskita kiel la plej bona en Sovetunio — ĝiaj kreintoj ricevis ŝtatan premion
- 1968: Premiero de la filmo Lalka de la pola reĝisoro Wojciech Jerzy Has, laŭ la romano de Bolesław Prus
- 1972: Richard Nixon gajnis prezidentan balotadon en Usono
- 1981: Unu monaton antaŭ milita stato en Pollando fuĝis al Usono ene de ligna kesto kolonelo Ryszard Kukliński, malkovrinto de agresaj planoj de Ruĝa Armeo kontraŭ Okcidenta Eŭropo (kaj Pollando)
- 1982: Turkio akiris sian konstitucion
- 1987: En Tunizio ĉefministro Zine El Abidine Ben Ali faligis prezidenton Habib Burgiba
- 1990: Alassane Ouattara iĝis ĉefministro de Ebur-Bordo
- 1990: Dum parado sur la Ruĝa Placo okazis atenco kontraŭ prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov
- 1990: Belorusa SSR (Sovetunio): kontraŭkomunisma manifestacio kaj amaskunveno apud la Registara Domo en Minsko (sidejo de parlamentejo)
- 2000: Voĉdonado: George W. Bush gajnis prezidentan balotadon en Usono, kaj Hillary Clinton elektiĝis usona senatano
- 2000: Hispanio: duondezerto de Bardenas Reales en la norda aŭtonoma komunumo Navaro ricevis la statuson de biosfera rezervejo de Unesko
- 2001: Belga flugkompanio Sabena anoncis bankroton
- 2005: Ĉefurbo de Birmo translokiĝis de Jangono al Naypyidaw
- 2005: Tumultoj en Francio, kaŭzitaj de elmigrintoj de Nord-Afriko, intensiĝis - unu persono pereis, 1400 aŭtomobiloj bruliĝis
- 2007: Finnlando: 9 personoj pereis (en tio kaŭzinto, kiu sin mortigis) kaj 10 estis vunditaj rezulte de pripafado en mezlernejo en la urbo Tuusula
- 2007: Prezidento Miĥeil Saakaŝvili enkondukis krizostaton en Kartvelio
- 2008: Borut Pahor iĝis ĉefministro de Slovenio
- 2010: Templo Sankta Familio en Barcelono iĝis malgranda baziliko pro konsekro fare de la papo Benedikto la 16-a
- 2012: Pollando: oni malŝaltis unuajn radiosendilojn (en Zielona Góra kaj Żagań) de dissenda televido favore al cifereca televido
- 2014: Bojko Borisov la duan fojon iĝis ĉefministro de Bulgario
- 2015: En Edinburgo (Skotlando) oni inaŭguris monumenton al urso Wojtek, kiu kun polaj soldatoj partoprenis venkan batalon de Monte Cassino dum la dua mondmilito
- 2017: Pollando: Nova Centra Flughaveno ekplanita en Mazovio (distrikto Grodziski)
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
redakti- 630: Konstanto la 2-a, bizanca imperiestro (m. 668)
- 1509: Bernardino Telesio, itala naturfilozofo, kontraŭulo de aristotelistoj (m. 1588)
- 1598: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo (m. 1664)
- 1687: William Stukeley, angla antikvaĵisto kaj pioniro de arkeologia priserĉado de prahistoriaj monumentoj de Stonehenge kaj Avebury, anglikana pastro (m. 1765)
- 1692: Johann Gottfried Schnabel, germana verkisto, aŭtoro de romano pri socia utopio (m. en 1750-aj jaroj)
- 1720: Irakli la 2-a, kartvela reĝo (m. 1798)
- 1750: Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, germana-dana juristo, poeto kaj verkisto (m. 1819)
- 1785: Friedrich Kalkbrenner, germana pianisto kaj komponisto (m. 1849)
- 1787: Vuk Karadžić, serba pensisto, verkisto kaj sciencisto kontribuinta al kultura antropologio kaj etnografio, tradukisto de Nova Testamento (m.1864)
- 1810: Fritz Reuter, germana verkisto skribanta en platgermana lingvo (m. 1874)
- 1810: Ferenc Erkel, hungara komponisto (m. 1893)
- 1811: Karel Jaromír Erben, ĉeĥa poeto kaj historiisto, kolektisto de slavaj popolaj rakontoj (m. 1870)
- 1823: Antal Zichy, hungara politikisto, fakverkisto (m. 1898)
- 1833: Rafael Pombo, kolombia poeto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1912)
- 1840: Auguste de Villiers de L'Isle-Adam, franca verkisto, naturalisto kaj simbolisto (m. 1889)
- 1848: Csatár Kenézy, hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro (m. 1912)
- 1849: Józef Chełmoński, pola pentristo (m. 1914)
- 1857: Adolf Ónodi, hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro (m. 1919)
- 1857: Helene Bettelheim, aŭstra literatursalonistino kaj verkistino
- 1860: Jób Sebesi, hungara poeto, ĵurnalisto kaj folkloristo (m. 1894)
- 1863: Heinrich Lefler, aŭstra pentristo, grafikisto, scenaranĝisto (m. 1919)
- 1867: Maria Skłodowska-Curie, pola fizikistino kaj kemiistino, dufoja Nobelpremiitino (m. 1934)
- 1869: Delfim Moreira, guberniestro kaj prezidento de Brazilo (m. 1920)
- 1870: Konstantyn Dominik, pola episkopo, fondinto de Esperanto-rondo ĉe la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, partopreninta UK 1912, servisto de Dio (m. 1942)
- 1875: Miĥail Kalinin, sovetia revoluciulo, registarano (m. 1946)
- 1878: Lise Meitner, aŭstra nuklea fizikistino esplorinta radioaktivecon (m. 1968)
- 1879: Lev Trockij, rusia, sovetia politikisto, kunorganizanto de la Oktobra revolucio, murdita (m. 1940)
- 1880: Joe May, aŭstra reĝisoro (m. 1954)
- 1884: Ilona Aczél, hungara aktorino (m. 1940)
- 1888: Nestor Maĥno, ukraina anarkiisto kaj revoluciulo malakceptinta unuiĝi kun bolŝevikoj post Oktobra Revolucio (m. 1934)
- 1888: Chandrasekhara Venkata Raman, barata Nobelpremiita fizikisto malkovrinta, ke lumo trairanta diafanan materion ŝanĝas ondolongon (m. 1970)
- 1896: Miĥas Ĉarot, belorusa sovetia instruisto, poeto, redaktoro, publika aganto kaj verkisto, persekutita (m. 1937)
- 1899: Stanisław Swianiewicz, pola ekonomikisto, juristo, verkisto, postvivanto kaj okulatestanto de la masakro de Katin (m. 1997)
- 1903: Ary Barroso, brazila juristo, sportraportisto kaj unu el la plej popularaj brazilaj komponistoj kaj kantistoj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj (m. 1964)
- 1903: Konrad Lorenz, aŭstra bestosciencisto, ornitologo kaj etologo (m. 1989)
- 1909: Gábor Balás, hungara jurhistoriisto, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto (m. 1995)
- 1910: María Rosa Lida de Malkiel, argentina filologino, spertulino pri La Celestina kaj la Libro pri bona amo, tradukistino de Herodoto (m. 1962)
- 1913: Albert Camus, franca Nobelpremiita verkisto, filozofo kaj eseisto, reprezentanto de ekzistadismo (m. 1960)
- 1917: Lev Kerbel, sovetia skulptisto
- 1918: Billy Graham, usona evangeliisto kaj predikisto (m. 2018)
- 1919: Dezső Jenei, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, vortaristo (m. 2004)
- 1920: Josef Murĵan, israela esperantisto el Pollando, aktivulo de Esperanto-Ligo en Israelo, Esperanto-vortaristo, LKK-ano de UK 2000 (m. 2004)
- 1929: Benny Andersen, dana poeto, komponisto kaj pianisto (m. 2018)
- 1929: Eric Kandel, usona Nobelpremiita neŭrosciencisto malkovrinta, ke serotonino en nervo-finaĵoj necesas por memorigo de informoj
- 1932: Miklós Móritz, rumania hungara inĝeniero pri forno
- 1934: Dávid Albert, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1935: Lubomír Beneš, ĉeĥa reĝisoro kreinta animean serion Pat kaj Mat (m. 1995)
- 1942: Lorenzo Piretto, itala ĉefepiskopo de Izmiro
- 1943: Joni Mitchell, kanada kantaŭtorino
- 1945: Sándor Wilhelm, rumania hungara biologo
- 1952: Modibo Sidibé, ĉefministro de Malio, juristo, diplomato
- 1952: Péter Csaba, rumania hungara, franca violonisto, dirigento
- 1952: David Petraeus, generalo de usona armeo, direktoro de CIA
- 1961: Sergei Aleinikov, belorusa futbalisto, membro de sovetunia nacia teamo de futbalo
- 1961: Arūnas Bubnys, litova historiisto, direktoro ĝenerala de Esplor-Centro pri Genocido kaj Rezistado de Litovi-Loĝantoj
- 1967: David Guetta, franca muzikisto, haŭzo-diskĵokeo
- 1970: Morgan Spurlock, usona reĝisoro de dokumentaj filmoj kaj televida produktoro
- 1973: Hunor Demeter, hungara privojaĝa taglibristo pri Azio
- 1974: Boróka Bartha, hungara aktorino
- 1975: Diana Amft, germana aktorino
- 1976: Réka Fodor, rumania hungara aktorino
- 1981: Tihamér Czika, hungara juristo, politikisto kaj publicisto
- 1990: David de Gea, hispana futbalisto, membro de la hispana nacia teamo de futbalo
- 1996: Lorde, nov-zelanda kantistino kaj kantaŭtorino
Mortoj
redakti- 644: Umar ibn al-Ĥattab, dua kalifo de islamo
- 739: Willibrord, apostolo de la frisoj (n. ĉirkaŭ 658)
- 1497: Filipo la 2-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (n. 1438)
- 1550: Cosmas Alder, svisa komponisto kaj politikisto (n. ĉirkaŭ 1497)
- 1550: Jón Arason, islanda episkopo kaj poeto, evoluiginto de la islanda lingvo, nacia heroo, ekzekutita (n. 1484)
- 1573: Salomon Luria, aŝkenaza rabeno, kabalisto, komentisto de Halaĥo kaj Talmudo (n. 1510)
- 1633: Cornelis Drebbel, nederlanda inventisto, pioniro pri fermitcikla regilo, eterna movilo, mikroskopo, submarŝipo (n. 1572)
- 1642: Imre Lósy, hungara primaso kaj abato, fondinto de lernejo por pastroj kaj monaĥejo (n. 1580)
- 1799: László Pál Esterházy, hungara episkopo kaj paŭlano (n. 1730)
- 1814: Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg, germana episkopo (n. 1754)
- 1823: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto, ekzekutita (n. 1784)
- 1862: Bahadur Ŝah Zafar, mogola imperiestro en Barato (n. 1775)
- 1878: Józef Kowalewski, pola orientalisto, esploristo de mongola lingvo, tibeta budhismo kaj kosmologio, spertulo pri Altajo, transdoninta kolektitajn manuskriptojn al Ŝtata Universitato de Kazano, kie li estis profesoro (n. 1801)
- 1882: Julius Hübner, germana pentristo kaj poeto (n. 1806)
- 1897: Károly Divald, hungara apotekisto, kemiisto, fotisto (n. 1830)
- 1899: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino (n. 1830)
- 1901: W. H. Trompeter, germana minmajstro kaj subtermezuristo, volapukisto, fondinto de Esperanto-grupo en Schalke, adaptinto de zamenhofaĵoj por germanlingvanoj, kuneldonanto kun Ludoviko Zamenhof de "La Esperantisto" kaj subvenciinto de "Lingvo Internacia", mecenato de Esperanto, vojaĝisto (n. ĉirkaŭ 1838)
- 1913: Alfred Russel Wallace, brita esploristo kaj biologo (n. 1823)
- 1928: Árpád Tóth, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1886)
- 1932: József Erőss, hungara historiisto, verkinta porjunularan teatraĵon pri Áron Gábor (n. 1868)
- 1939: Jakab Singer, hungara israelida eklezia verkisto, orientalisto, historiisto pri sefarda tradicio kaj Banato (n. 1867)
- 1944: Hanna Szenes, hungara poetino (n. 1921)
- 1947: Sándor Garbai, hungara politikisto, sindikata gvidanto, prezidanto de la Revolucia Regsoveto dum la Hungara Sovetrespubliko (n. 1879)
- 1954: Janka Olejnik, rumana-hungara pentristino (n. 1887)
- 1961: György Szondy, hungara pedagogo, verkisto (n. 1889)
- 1962: Eleanor Roosevelt, usona socia agantino kaj publicistino, kunfondintino de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, edzino de Franklin D. Roosevelt (n. 1884)
- 1964: Ernst Ludwig Schellenberg, germana verkisto kaj literaturhistoriisto (n. 1883)
- 1968: Béla Hamvas, hungara verkisto, tradukisto, eseisto kaj filozofo (n. 1897)
- 1975: Géza Bárczi, hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, aŭtoro de la ĉefverko "La biografio de la hungara lingvo", rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 1966, dekomenca kunredaktoro de "La monda lingvo-problemo", enestanta en Trezoro (n. 1894)
- 1977: Pieter Korte, nederlanda instruisto kaj pedagogo, gvidanto de kursoj laŭ Cseh-metodo, agento de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, aktivulo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (n. 1894)
- 1980: Wolfgang Weyrauch, germana verkisto, kunfondinto de Gruppe 47 (n. 1904)
- 1980: Steve McQueen, usona aktoro (n. 1930)
- 1981: Will Durant, usona historiisto, filozofo, verkisto, aŭtoro de "Historio de filozofio", kunaŭtoro de "Historio de civilizo" (n. 1885)
- 1985: Piroska Kusztos, rumania hungara muzikfolkloristino (n. 1926)
- 1987: Edwin Götze, germana forstisto, abelbredisto kaj popolkleriganto (n. 1913)
- 1992: Alexander Dubček, slovaka politikisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio, realiganto de la Praga printempo 1968 (n. 1921)
- 2004: Howard Keel, usona aktoro rolinta en muzikaloj (n. 1919)
- 2006: Gennadij Ĵavoronkov, rusa ĵurnalisto kaj publicisto, kunlaboranto de Andrej Saĥarov, unu el la unuaj sovetaj ĵurnalistoj prezentinta veron pri la masakro de Katin (n. 1941)
- 2009: Anselmo Duarte, brazila aktoro, filmreĝisoro kaj scenaristo, pioniro de la nova brazila kinematografio (n. 1920)
- 2009: Chris Harman, usona ĵurnalisto, filozofo (n. 1942)
- 2016: Leonard Cohen, kanada kantaŭtoro, kantisto, poeto (n. 1934)
- 2019: Margarita Salas, hispana bioĥemiistino kaj molekula genetikistino (n. 1938)
- 2023: Frank Borman, usona astronaŭto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Willibrord, anglosaksa misiisto, apostolo de frisoj
- Monda Tago de Afrikaj Verkistoj
- Internacia Tago de Medicina Fiziko
La 7-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.