Miĥeil Saakaŝvili
Miĥeil SAAKAŜVILI (kartvele მიხეილ სააკაშვილი), naskiĝis la 21-an de decembro 1967. Li estis prezidento de Kartvelio en 2004-2013 jaroj. Post la unua elekto li estis unu el la plej junaj ŝtatestroj de la mondo.
Miĥeil Saakaŝvili | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1967 (51-jara) en Tbiliso, Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, ![]() |
Lingvoj | kartvela lingvo • rusa lingvo • angla lingvo • ukraina lingvo • nederlanda lingvo • franca lingvo |
Ŝtataneco | sen valoro • Sovetunio • Kartvelio • Ukrainio • Ukrainio |
Alma mater | George Washington University Law School • Columbia Law School • Institute of International Relations of Taras Shevchenko National University of Kyiv • Universitato de Strasburgo • Haga Akademio de Internacia Juro • Universitato de Miami • Universitato Kolumbio • Universitato George Washington |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patrino | Giuli Alasania |
Edz(in)o | Sandra Roelofs |
Profesio | |
Profesio | juristo • politikisto • advokato • televida prezentisto |

Miĥeil Saakaŝvili en la kijiva Eŭromajdano en la fino de 2013
Li finis Kievan Instituton de Internaciaj Rilatoj kaj poste studis en Kolumbia Universitato (Novjorko, Usono). Post la studo li doktoriĝis en Universitato Vaŝingtono (federacia distrikto Kolumbio).
Poste Saakaŝvili studis kaj laboris en Eŭropo (Francio, poste Norvegio), kaj en 1995 revenis al Tbiliso laŭ invito de Zurab Ĵvania, kiu nome de la tiama prezidento Eduard Ŝevardnadze serĉis talentajn junulojn por refreŝigi politikan eliton de la ŝtato.
La edzino de Saakaŝvili estas la nederlanda Sandra Roelofs el Terneuzen.