Revolucio de la rozoj

La Revolucio de la rozoj estis paca kaj popola movado okazinta en Kartvelio en la jaro 2003 kiu forpelis la prezidanton de la nacio Eduard Ŝevardnadze.

Revolucio de la rozoj, 2003

Kartvelio estis regata de Eduard Ŝevardnadze ekde 1992 (kiel Prezidanto de Kartvelio ĝis 1995). Lia regado — kaj la familio mem — estis rigardataj de la oponantoj kiel ligitaj al la kreskanta koruptado kiu limigis la kreskadon kaj evoluon de la ekonomio de Kartvelio. La lando ankoraŭ estis tre malriĉa kompare al la eŭropaj normoj. Du sendependismaj aŭtonomaj kartvelaj respublikoj helpataj de Rusio (Abĥazio kaj Sud-Osetio) restis ekster la centra kontrolo de Tbiliso, kaj la aŭtonoma respubliko Aĝario estis regata de la duon-sendependisma gvidanto Aslan Abaŝidze.

La politika kaj ekonomia krizoj preskaŭ atingis la pinton momenton antaŭ la parlamentaj balotadoj de la 2-a de novembro 2003. La politika alianco de Ŝevardnadze "Por Nova Kartvelio" kaj la de Abaŝidze "Unuiĝo por la Demokratia Renaskiĝo" estis delokataj fare de la popularaj partioj de la opozicio: "Movado Nacia Unuiĝo" de Miĥail Saakaŝvili kaj "Demokratoj-Burjanadze" gvidataj de la Proparolanto de la Parlamento Nino Burjanadze kaj de la (forpasinta) eksa proparolanto Zurab Ĵvania.

Eksteraj ligiloj redakti