Aĝario (kartvele აჭარა; oficiale Aŭtonoma Respubliko Aĝario) estas historia, geografia kaj politiko-administracia regiono en sud-okcidenta Kartvelio. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 2 900 km², kun ĉirkaŭ 333 953 loĝantoj (2014). Troviĝas sur la bordregiono de Nigra Maro, okupas antaŭmontojn de Malgranda Kaŭkazo. Ĝia klimato estas malseka subtropika, la ĉefa rivero - Ĉoroĥi, administra centrro Batumi. Pli ol 60 % de la teritorio estas kovrita de arbaroj (ĝenerale en Kartvelio tiu elcentaĵo estas 39,6 %), ĉe la marbordo — subtropika plantaro.

Aĝario
Aŭtonoma Respubliko
FlagoBlazono
administraj unuoj de Kartvelioaŭtonoma respubliko • unua-nivela administra teritoria unuo [+]

LandoKartvelio

Koordinatoj42° N, 42° O (mapo)41.6542Koordinatoj: 42° N, 42° O (mapo)
ĈefurboBatumo
- koordinatoj42° N, 42° O (mapo)41.6542Koordinatoj: 42° N, 42° O (mapo) [+]
Plej alta punktoKanli [+]
Areo2 919 km² (291 900 ha) [+]

Loĝantaro354 900 [+] (2021)
Denseco121,58 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroArchil Khabadze

HorzonoUTC+04:00 [+]
ISO 3166-2GE-AJ

Aĝario (Tero)
Aĝario (Tero)

Aĝario (Aĝario)
Aĝario (Aĝario)
DEC

Map
Aĝario

Vikimedia Komunejo:  Adjara [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Loko de Aĝario en la oficiala mapo de Kartvelio (grizigita)

Historio redakti

Dum 6-4 a.K. estis parto de Kolĥida reĝlando, poste de Iberio. De 4 jc p.K. eniris en Laziko, de 10 jc en Unuiĝinta Kartvelio. En 11-a jc. suferis invadojn de selĝukoj, en 13 jc - de mongoloj. Ekde la 16-a jarcento Aĝario estis sub la regado de Osmana Imperio. En 1878 aligita al Rusio kiel Batuma distrikto. Dum 1918-20 Aĝario estis okupita de turkaj militistoj, poste de la britaj. La 16-an de julio 1921 kreiĝis Aĝaria ASSR en Konsisto de Kartvela SSR: aŭtonomia statuso de Aĝario estis unu el la postuloj, laŭ kiuj Turkio rifuzis de siaj rajtoj je la regiono.

Dum la soveta potenco aĝaroj ne estis aparte kalkulataj dum la censoj, ĉar Sovetunio estis ekster-religia ŝtato, kiu rifuzis difini aĝarojn kiel kartvelojn-islamanojn. Aĝaroj estis kalkulataj kiel kartveloj.

De decembro 1990 Aĝario estas Aŭonoma Respubliko ene de Kartvelio. La tiama loka gvidanto Aslan Abaŝidze havigis al la regiono tre vastan aŭtonomion, kvankam li (kontraste al la du aliaj aŭtonomioj de Kartvelio: Abĥazio kaj Sud-Osetio) neniam strebis al plena sendependiĝo. Samtempe li estis tre aktiva politikisto en la tut-kartvelia nivelo, gvidanto de politika partio „Unio de Demokratia Renaskiĝo“ kun bona reprezento en la tutlanda parlamento.

En aprilo 2004, post la Revolucio de Rozoj, akriĝis la rilatoj inter Abaŝidze kaj la nova prezidento Miĥeil Saakaŝvili. Tiu lasta akuzis: „Familio de Abaŝidze estas kliko de krimuloj, mortigantoj kaj drogtrafikistoj“. Al la limoj de Aĝario estis translokigita speciala taĉmento de kartvelaj trupoj, kiun kontraŭstaris de la alia flanko trupoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Aĝario. Milita konflikto tiam ne komenciĝis pro repaciga enmiksiĝo de rusiaj politikistoj: en Batumon venis aviadilo de Igor Ivanov (tiam estro de Sekureca Konsilio de Rusio), kiu samtage konvinkis aĝarian prezidenton rifuĝi al Moskvo.

En decembro 2005 prokurejo de Kartvelio akuzis Abaŝidze-n pri terorismo kaj supero de postenaj rajtoj: la ĉefa kialo por tio estis lia ordono en 2004 eksplodigi la ponton trans rivero Ĉoloki, kiu estas la sola ligo inter Aĝario kaj la resto de Kartvelio.

En januaro 2007 la urba juĝejo de Batumo konfirmis kulpon de Abaŝidze pri multaj akuzoj kaj kondamnis lin al 15-jara enprizonigo kaj punpago de 60 mln. usonaj dolaroj. La eksa prezidento nun estas serĉata internacie.

Fulmrapida sukceso de la jaro 2004 pri revenigo de Aĝario inspiris la novan registaron de Kartvelio promesi rapidan plenan reunuiĝon de la lando en la limoj de sovetunia kartvela respubliko. Tamen kelkaj provoj revenigi la du aliajn eks-aŭtonomiojn (Abĥazion kaj Sud-Osetion) fiaskis. Situacio tie draste diferencas de tiu, kiu estis en Aĝario.

Ekonomio redakti

Ĉefbranĉoj de industrio: naftoprilabora, maŝinkonstrua, nutrada, malpeza kaj lignoprilabora. Agrikulturoj: teo, citrusoj, tabako, vinbero, maizo. Ĉemaraj kurortoj: Batumi, Kobuleti, Ciĥisdziri, Mcvane Koncĥi (Zeljonij Mis), Maĥinĝauri.

Grava vizitindaĵo estas la kastelo kaj arkeologia kuŝejo de Gonio.

Loĝantaro redakti

Plejparto (96,04%) de la loĝantaro estas aĝaroj — etnografia subgrupo de kartveloj, kiuj dum la osmana regado amase akceptis islamon. Aĝaroj parolas la kartvelan lingvon (kun loka specifo) kaj sentas sin parto de la kartvela nacio.

Dum la soveta tempo plejparto de la aĝaroj estis ateismaj, kaj ekde la 1990-aj oni parolas pri rekristaniĝo — la novaj kredantoj, speciale inter la junularo, estas kristanaj. Laŭ la lastaj opinisondoj ĉirkaŭ 63% de aĝaroj konscias esti ortodoksaj kristanoj.

En Aĝario loĝas ankaŭ armenoj (pli ol 1,64%), rusoj (pli ol 1,10%) kaj aliaj etnoj. Post la disfalo de Sovetunio rilatumo de nekartveloj falis kelkoble (ĉefe pro formigro de multaj rusoj kaj grekoj).

Eksteraj ligiloj redakti