Aŭtonoma respubliko

La aŭtonoma respublikorespubliko estas politika ento ene de la respubliko kun enverguro de mem-regado, ofte inkluzive de siaj propraj konstitucio, registaro kaj parlamento. La termino estis precipe ofta en la antaŭa Orienta Bloko.

En Sovetunio tiuj entoj nomiĝis aŭtonoma soveta socialisma respubliko. Post disfalo de Sovetunio kaj apero de Rusia Federacio ili plejparte ricevis statuson de respublikoj ene de Rusio.

Respublikoj en Sovetunio redakti

Ekde 1964 ĝis decembro 1991 en Sovetunio ekzistis 21 aŭtonomaj sovetaj socialismaj respublikoj (ASSR). Ili estis establitaj en teritorioj, loĝataj de naciaj malplimultoj.

En RSFSR redakti

  1. Adigea ASSR
  2. Respubliko Altajo
  3. Baŝkira ASSR
  4. Burjata ASSR
  5. Dagestana ASSR
  6. Kabardio-Balkara ASSR
  7. Kalmuka ASSR
  8. Karaĉajio-Ĉerkesa ASSR
  9. Karelia ASSR (ne konfuzu kun la samnoma regiono, parte lokita en Finnlando)
  10. Komia ASSR
  11. Krimea ASSR (1921-1945)
  12. Maria ASSR
  13. Mordva ASSR
  14. Jakuta ASSR
  15. Nord-Oseta ASSR
  16. Tatara ASSR
  17. Tuva ASSR
  18. Udmurta ASSR
  19. Ĥakasa ASSR
  20. Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (la 9-an de januaro 1993 dividita je Ĉeĉenio kaj Inguŝio)
  21. Ĉuvaŝa ASSR

En Kartvela SSR redakti

  1. Abĥaza ASSR

En Uzbeka SSR redakti

  1. Karakalpaka ASSR

En Ukraina SSR redakti

  1. Moldava ASSR (1924-1940)
  2. Krimea ASSR (ekde februaro 1991)

Aŭtonomaj respublikoj havis pli altan statuson ol aŭtonomaj provincoj kaj aŭtonomaj distriktoj. Ili sendis po 11 deputitojn al la Soveto de la Nacioj de la Supera Soveto de Sovetunio dum aŭtonomaj provincoj nur po 5 kaj aŭtonomaj distriktoj po 1. Prezidanto de la Konsilio de ministroj de aŭtonoma respubliko estis ano de Konsilio de ministroj de respektiva SSR.

Tamen statuso de aŭtonomaj respublikoj estis malpli alta ol tiu de SSR. Ili ne estis subjektoj de USSR kiel federacio, ne estis konsiderataj suverena ŝtato (malsame ol SSR), ne havis rajton eliri Sovetunion aŭ eĉ transiri de unu SSR al alia.

Jugoslavio redakti

 

La Socialisma Federacia Respubliko de Jugoslavio (1943-1992) estis formale federacio de ses socialismaj respublikoj. Ene de la plej granda de tiuj ĉi aŭtonomaj respublikoj (Serbio) estis du aŭtonomaj provincoj. La federacia ĉefurbo estis Belgrado.

Aŭtonoma respubliko Ĉefurbo  Flago  Blazonŝildo
Socialisma Respubliko Bosnio kaj Hercegovina Sarajevo
 
 
Socialisma Respubliko Kroatio Zagrebo
 
 
Socialisma Respubliko Makedonio Skopjo
 
 
Socialisma Respubliko Montenegro Podgorico
 
 
Socialisma Respubliko Serbio Belgrado
Prištino
Novi Sad
 
 
Socialisma Respubliko Slovenio Ljubljano
 
 

Aliaj landoj redakti

Referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo en la nederlandlingva versio de Vikipedio je la 28-a de julio 2018.