La Baŝkira Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, malllonge Baŝkira ASSR (ruse Башкирская Автономная Советская Социалистическая Республика, baŝkire Башҡорт Автономиялы Совет Социалистик Республикаhы) estis parto de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko apartenanta al Sovetunio.

Baŝkira ASSR
20-a de marto 1919 – 11-a de oktobro 1990

autonomous republic of Russian SFSR • regiono
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
3943100
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Baŝkira ASSR fondiĝis en 1919 kaj estis la unua etna regiono de sovetunia Rusio kiu ricevis la statuson de Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. La respubliko deklaris sian suverenecon ene de Sovetunio en 1990, kaj en 1992 deklaris plenan suverenecon. Du jarojn pli poste, la registaro de Baŝkirio konsentis resti ene de la leĝa kadro de la Rusia Federacio, kondiĉe ke ekzistu detale interkonsentita regiona aŭtonomeco.

La sovetunia aŭtonoma respubliko kovris areon de 143 600 kvadrataj kilometrojn en la plej sudorienta angulo de eŭropa Rusio, limiĝis oriente per la Urala montaro kaj en la plej suda punkto limis nur 70 kilometrojn de Kazaĥio.

Historie, la regiono estis ekloĝata fare de la tjurka popolo de baŝkiroj, stepaj nomadoj, en la 13-a jarcento. Rusoj alvenis meze de la 17-a jarcento, fondante la urbon Ufa kiu poste iĝis la respublika ĉefurbo. Multaj lokaj ribeloj ekestis proteste al la alveno de pli kaj pli da novaj rusaj setlantoj en la sekvaj du jarcentoj, kaj dum la 19-a jarcento la baŝkiroj iom post iom rezignis pri nomada vivstilo, iĝantaj terkultivistoj kaj farmaj bestrobredistoj.

La respubliko havis riĉajn naturajn provizejojn de nafto, natura gaso, fererco, mangano, kupro kaj naturŝtonoj uzataj konstruocele. Aldone la gvidantaro de Sovetunio instigis kontruon de vasta gamo de produktejoj de la peza industrio. Tamen la tradiciaj agrikulturaj branĉoj de bestobredado kaj aparte abelbredado restis ankaŭ gravaj ekonomiaj branĉoj.