Filipo la 2-a de Savojo
Filipo la 2-a de Savojo kromnomita "Senlanda" (france : Philippe II "Sans Terre" de Savoie kaj itale : Filippo II "Senza Terra" di Savoia) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj Ŝamberio (Chambéry) je la 5-a de februaro 1438 kaj mortis en la sama urbo je la 7-a de novembro 1497.
Li estis la filo de la 2-a duko Ludoviko la 1-a de Savojo (1413-1465) kaj de lia edzino Anno de Luzinjano (princino de Kipro 1419-1462).
Li estis senjoro de Bugey (Buĵe) de 1465 ĝis1496. Kiam mortis seninfana lia pranevo la 6-a duko Karlo la 2-a de Savojo en 1496, li fariĝis la 7-a duko de Savojo, reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio (Maurienne), de Nico, de Breso (Bresse).
Li dufoje edziĝis.
Unue en Moulins je la 6-a de aprilo 1472 kun Margareto de Burbono (1438-1483), kiu naskis al li tri gefilojn :
- Ludovikino (1476-1531), kiu edziniĝis en 1488 kun la grafo Karlo de Angulemo (1459-1496).
- Filiberto, kiu fariĝis la 8-a duko Filiberto la 2-a de Savojo (1480-1504);
- Ĵeromo (1478).
Poste je la 11-a de novembro 1485 kun Klaŭdino de Broso (grafino de Penthievre 1450-1513), kiu naskis al li ses gefilojn :
- Karlo, kiu fariĝis la 9-a duko Karlo la 3-a de Savojo (1486-1553).
- Ludoviko (1488-1502), kiu fariĝis Provosto de la montara pasejo de Granda Sankta Bernardo.
- Filipo (1490-1533), kiu fariĝis abato de "Sankta Justeno de Suzo" kaj de "Sankta Petro de Rivalto" (1498-1510), episkopo kaj grafo de Ĝenevo kaj barono de Fosinjo (Fausigny) (1514-1533), markizo de Sankta Sorlino, barono de Boforto (Beaufort) kaj duko de Nemuro (Nemours) (1516-1533). Li fondis la branĉon de Savojo-Ĝenevo-Nemuro.
- Asolono (1494).
- Johano-Amadeo (1495).
- Filibertino (1498-1524), kiu edziniĝis en 1515 kun la markizo Juliano de Mediĉo (1479-1516).
Li ankaŭ havis plurajn amorantinojn…
S-ino Libera Portineri naskis al li tri nelegitimajn gefilojn :
- Renato kromnomita "la granda bastardo de Savojo" (1468-1525), kiu fariĝis grafo de Villars-en-Bresse (1497-1525), de Tende (1501-1525), guberniestro de Nico, Granda Seneskalo kaj franca guberniestro de Provenco, kaj Granda Mastro de Francio.
- Antonineto (m1500), kiu edziniĝis en 1486 kun la princo de Monaco Johano la 2-a Grimaldi.
- Petro, episkopo de Ĝenevo.
S-ino Bona di Romagnano naskis al li kvin nelegitimajn gefilojn :
- Filipino, kiu edziniĝis en 1492 kun Lorenzo de Mediĉo.
- Klaŭdino (1528-1541), kiu edziniĝis en 1531 kun la grafo Jakobo la 3-a de Horno.
- Margareto, kiu edziniĝis kun la grafo Fereolo de Costa di Chieri.
- Johanino
- Mikaelo, kiu estis pastro.
Komence, li ribelis kontraŭ sia patro sed malvenkis, kaj pro la peto de lia patro la franca reĝo Ludoviko la 11-a enprizonigis lin en la kastelo de Loches de 1464 ĝis 1466. Post sia liberigo, li alianciĝis kun la duko de Burgonjo Karlo la Brava kontraŭ la franca reĝo Ludoviko la 11-a, kiu tamen poste fariĝis lia amiko. Li instaliĝis ĉe Pont d’Ain en Bresse kaj fariĝis unu el la plej gravaj opoziciantoj al la dukoj kaj al la regentinoj de Savojo, ĝis kiam li heredis la Domestron de Savojo en 1496. Sed li regis nur dum tro mallonga tempo por firmigi la dukan aŭtoritecon kontraŭ la ribelemaj nobeloj kaj decidi ĉu la duklando alianciĝos dum la Militoj de Italio kun la franca reĝo Karlo la 8-a aŭ kun la Imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Venecio kaj Milano.
Li foriris en 1497 el Torino al Ŝamberio por morti en sia kara Savojo. Li mortis je la 7-a de novembro 1497 tuj post lia alveno kaj estas entombigita en la Abatejo de Hautecombe sed lia koro estas en Lémenc.
Antaŭe: | Duko de Savojo | Poste: |
---|---|---|
Karlo la 2-a | 1496-1497 | Filiberto la 2-a |
Eksteraj ligiloj
redakti- Arkivejoj de Savojo Arkivigite je 2006-11-29 per la retarkivo Wayback Machine en la franca lingvo
- Genealogio de la savoja dinastio Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine