Karlo la Brava
Karlo la 1-a, duko de Burgonjo, pli vaste konata kiel Karlo la Brava (france: Charles Ier le Téméraire aŭ le Hardi; 10-a de novembro 1433, Diĵono – 5-a de januaro 1477, en batalo apud Nancio) estis duko de Burgonjo de 1467 ĝis sia morto en 1477.
Karlo la Brava | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Burgonjo | |||||
Karlo la Brava, ĉ. 1460pentrita de Rogier van der Weyden
| |||||
Regado | 1467–1477 | ||||
Persona informo | |||||
Charles le Téméraire | |||||
Naskonomo | france: Charles Ier le Téméraire aŭ le Hardi | ||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1433 en Diĵono | ||||
Morto | 5-an de januaro 1477 (43-jaraĝa) en Nancio | ||||
Mortis pro | Morto dum batalo vd | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Tombo | Preĝejo de nia sinjorino, Bruĝo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Valois vd | ||||
Patro | Filipo la 3-a vd | ||||
Patrino | Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio vd | ||||
Gefratoj | Philip of Burgundy (en) , David of Burgundy (en) kaj Anthony, bastard of Burgundy (en) vd | ||||
Edz(in)o | Margaret of York (en) (1468 (Gregoria)–) Isabella of Bourbon (en) (1454 (Gregoria)–) Catherine of France, Countess of Charolais (en) (1440 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Maria de Burgonjo ( Isabella of Bourbon (en) ) vd | ||||
Parencoj | Adolfo de Kleve (unuaranga kuzo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Grafo de Charolais | |||||
Dum | 1433–1477 | ||||
Duko de Burgonjo | |||||
Dum | 1467–1477 | ||||
(multoblaj grafecoj) | |||||
Dum | 1467–1477 | ||||
Duko de Brabanto kaj de Malsupra Loreno | |||||
Dum | 1467–1477 | ||||
Duko de Limburg | |||||
Dum | 1467–1477 | ||||
Duko de Luksemburgo | |||||
Karlo la 2-a | |||||
Dum | 1467–1477 | ||||
Duko de Geldern | |||||
Dum | 1473–1477 | ||||
Grafo de Eu | |||||
Dum | 1477–1477 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiam li ekregis Burgonjon, ĝi jam estis unu el la grandaj potencoj en Eŭropo, kaj la vivo ĉe la burgonja korto tre luksa. Lia regno inter Francio kaj Germanio (la Habsburga regno) tamen havis tre grandan mankon: ĝi estis disigita en la "subaj landoj" (en la loka lingvo "Nederlande", kiu konserviĝis en la hodiaŭa landnomo "Nederlando") kaj la "supraj landoj" sen interkonekto.
Kiel siaj antaŭuloj Karlo klopodis pligrandigi sian landon, aparte akiri konekton inter la disaj landpartoj. Sed li ne faris tion per prudenta politiko, sed ĉefe per militiroj (Burgonja Milito), kiuj finiĝis per lia malvenko kaj lia morto en la batalo de Nancio. Li estis la lasta duko de Burgonjo.
Lia sola transvivanta filino, Maria, edziniĝis al Maksimiliano, kiu poste fariĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Burgonjo ĉesis esti memstara ŝtato kaj estis dividita inter Francio kaj la germana imperio.
Familio
redaktiKarlo havis proksimajn familiajn rilatojn al la grandpotencoj de sia tempo:
- flanke de sia patro Filipo la Bona (1396–1467) Karlo estis pranepo de franca reĝo Johano la Bona
- flanke de sia patrino Isabela de Portugalio (1397–1471) li estis praido de la angla reĝo Eduardo la 3-a.
Lia kromnomo "la brava" (aŭ "la aŭdaca") ne nur aludis lian kuraĝon kaj riskemon en la multaj bataloj, sed ankaŭ lian orgojlon. Kontraŭ sieĝitaj aŭ venkitaj urboj li kondutis kruelege.
La plej grandajn konfrontadojn li havis kun la franca reĝo Ludoviko la 11-a. Karlo kaj Ludoviko estis foraj kuzoj kaj konis unu la alian de junaĝo, ĉar Ludoviko vivis dum kvin jaroj ĉe la korto de Burgonjo (li dufoje estis komplotinta kontraŭ sia patro, la franca reĝo Karlo la 7-a la Venkanto kaj pro tio ekzilita al Burgonjo) kaj post la edziniĝo de Isabela de Bourbon fariĝis bofrato de Karlo la Brava. Evidente ambaŭ havis grandan malsimpation unu por la alia.
Karlo la Brava edziĝis trifoje:
- Katarina de Valois
Valezianino, vivis 1428–1446, ∞ 1440-1446, la geedziĝo neniam estis plenumita - Isabela de Bourbon
Burbonino, vivis 1436–1465, ∞ 1454-1465, filino Maria - Margaret de York
Jorkanino, vivis 1446–1503, ∞ 1465-1477
Heredanto de Karlo la Brava estis la sola filino Maria (1457-1482), edziniĝis en aŭgusto 1477 al la estonta imperiestro Maksimiliano, tiel Karlo la Brava estis praavo de imperiestro Karlo la 5-a.
Vivo
redaktiKarlo ricevis de la malsana patro la potencon en Burgonjo jam la 12-an de aprilo 1465 kaj post ties morto du jarojn poste heredis la landon kaj fariĝis duko de Burgonjo.
Lia regejo konsistis el la "supraj landoj": Burgonjo mem, Franĉ-Konteo kaj Graflando Nevers, sed plie Karlo heredis aron de teritorioj ĉe la norda maro, la "subajn landojn" (hodiaŭa Benelukso).[1] Supraj kaj subaj landoj ne estis ligitaj, la duko do devis trapasi landon de alia suvereno por viziti ĉiujn partojn de sia regejo.
Same kiel jam siaj antaŭuloj Karlo dekomence celis pligrandigi sian regejon. Li aparte avidis teritoriojn por ligi la nordan kaj sudan partojn de Burgonjo kaj koncentrigis siajn klopodojn al la Ĉampanjo kaj al Loreno.
- Ĉampanjo:
Pri Ĉampanjo li preskaŭ atingis sian celon: post militiro en 1465 kontraŭ Francio li atingis packontrakton de Conflans, en kiu la venkita franca reĝo Ludoviko la 11-a promesis al li geedziĝon kun sia tre juna filino Katarina kaj la Ĉampanjon kiel doton. Sed tiu geedziĝo ne realiĝis. - Loreno:
Karlo konkeris ĝin milite en 1475, sed sekve en la milito perdis sian vivon en la batalo kontraŭ la armeoj de Loreno kaj la Suba Unuiĝo.
Sekvoj: la falo de Burgonjo
redaktiLa falo de Burgonjo komenciĝis per ŝajna bagatelaĵo: la 9-an de majo 1469 Karlo la Brava faris pruntkontrakton kun la preskaŭ bankrota Sigismondo de Aŭstrio: Karlo pruntedonu grandan monsumon kaj ricevu kiel garantiaĵon la aŭstriajn posedaĵojn en Alzaco kaj Brisgovio kaj krome subtenu Sigismondon protekti ties posedaĵojn en Svisio.
Antaŭe Karlo estis en milito kun ĉiuj najbaraj landoj krom la Svisa Ĵurkomunumo, lia nura aliancano. Sed pro la pruntkontrakto kun Sigismondo (9-a majo 1469) Karlo malfideliĝis al la konfederacianoj kaj subtenis Sigismondon. Tiuj siavice faris kontrakton de neŭtraleco kun la franca reĝo Ludoviko la 11-a, la ĉefa malamiko de Karlo la Brava (23-a septembro 1470 en Tours).
Karlo, do, regis Alzacon kaj Brisgovion por tie trovi novajn enspezojn. Li instalis Peter von Hagenbach kiel vokton. Tiu starigis severegan reĝimon kaj postulis novan imposton ("malbona pfenigo", por financi la militon kontraŭ Loreno), kies kolekto estis efektivigita draste (en Thann tri civitanoj estis ekzekutitaj). La vokto fariĝis malamegata homo, ribelemo de la subpremitoj kreskis.
En 1473 Sigismondo, vidante kiom multe Karlo enspezas el la pruntitaj regionoj, volis reaĉeti sian pruntaĵon, kion Karlo rifuzis - spite al kondiĉoj de la pruntkontrakto. En 1474 Sigismondo aliĝis al la "Suba Unuiĝo", kiun fondis kvar alzacaj imperiaj urboj Strasburgo, Bazelo, Kolmaro kaj Schlettstatt por kontraŭstari la ekspansiemon de Karlo: la urboj donis al Sigismondo krediton de 76.000 guldenoj, kaj Sigismundo kaj la svisoj faris packontrakton ("eterna direkto"), en kiuj ambaŭ partioj respektis la posedaĵon de la alia. Ludoviko la 11-a - kies kromnomo "la araneo" aludas lian emon ŝpini politikajn intrigojn - ne rekte aliĝis al la alianco, sed instigis la svisan urbon Bern kontraŭ Karlo kaj promesis financan kaj armean helpon.
Nun la subpremitaj Alzacanoj vidis bonan ŝancon por ribelado: ili certis pri subteno de la Suba Unuiĝo, kaj Karlo estis for en militiro en Rejnlando kontraŭ urbo Neuss. Dum la insurekcio ili sukcesis kapti la vokton Hagenbach. Li estis arestita, kondamnita al morto kaj ekzekutita en Breisach la 9-an de majo 1474.
Kiam Karlo la Brava ricevis informojn pri la ribelado, li sendis Stephan von Hagenbach, la fraton de la ekzekutito, al Sundgau kun armeo de 6.000 soldatoj. De la 18-a aŭgusto 1474 ili komencis sisteme detrui 30 vilaĝojn kaj urbetojn en suda Alzaco kaj en regiono de Berno. Unu semajnon poste la armeo de la Suba Unuiĝo reagis, sekvis aro da bataloj (Burgonja Milito 1474-1477: Héricourt - Planta - Grandson - Morato - Nancio) kun pli kaj pli granda fiasko por Karlo, kiu en sia lasta batalo ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477 estis mortvundita. Lia kadavro estis trovita nur post tri tagoj, mutiligita de lupoj. Lia tombo troviĝas en la preĝejo de nia kara sinjorino en Bruĝo.
Post la morto de Karlo lia filino Maria heredis Burgonjon. Ludoviko la 11-a repostulis kaj rericevis la iamajn francajn feŭdojn Pikardio kaj Burgonjo. La pli granda parto de Burgonjo kiel doto venis al la domo de Habsburgoj.
Titoloj
redaktiĈiujn siajn titolojn Karlo portis ĝis sia morto la 5-an de januaro 1477.
- 1433: Karlo la 1-a , Grafo de Charolais
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , duko de Burgonjo
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Grafo de Artois
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Libergrafo de Burgonjo
- 15a Jun 1467: Karlo la 2-a , Grafo de Flandrio
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Margrafo de Namur
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Duko de Brabanto kaj de Malsupra Loreno
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Duko de Limburg
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Grafo de Henegovio
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Grafo de Holando kaj Frisio
- 15a Jun 1467: Karlo la 1-a , Grafo de Zelando
- 15a Jun 1467: Grafo de Auxerre
- 15a Jun 1467: Grafo de Mâcon
- 15a Jun 1467: Grafo de Bulonjo
- 15a Jun 1467: Grafo de Ponthieu
- 15a Jun 1467: Grafo de Vermandois
- 15a Jun 1467: Karlo la 2-a , Duko de Luksemburgo
- 23a Feb 1473: Karlo la 1-a , Duko de Geldern
- 1477: Grafo de Eu
Vidu ankaŭ
redaktiLibro
redakti- Eldonoj en germana, franca kaj angla lingvo:(Karlo la Brava); Karl der Kühne (1433-1477) : Glanz und Untergang des letzten Herzogs von Burgund, Susan Marti ... [et al.]; en jaro 2008; 2a eldono 2009, kun bildoj; germana eldono; en muzea butiko de historia Muzeo en Berno, Svisujo ISBN: 978 906 153 879 0 (germane); franca kaj angla eldonoj en muzea butiko en Muzeo en Berno. Historia muzeo Berno; [1]; (butiko de muzeo: shop@bhm.ch)
Eksteraj ligiloj
redakti- genealogie-mittelalter.de
- Informoj pri Karlo la Brava en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- [2] Karlo la Brava, ekspozicio de Historia muzeo Berno, 25.4.2008 - 24.8.2008
Notoj, fontoj
redakti- ↑ Notu: La hodiaŭa nomo de Nederlando, kiu en la nederlanda lingvo signifas "subaj landoj" ankoraŭ entenas la rememoron pri la Burgundia epoko en ĝia historio.