Grandson
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grandson (stacidomo). |
Grandson estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3149 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Grandson | |
---|---|
Blazono de Grandson | |
La Kastelo de Grandson | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 48′ 32″ N 6° 38′ 46″ O / 46.80889 °N, 6.64611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 32″ N 6° 38′ 46″ O / 46.80889 °N, 6.64611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3149 |
Areo | 7,86 km² |
Alteco | 447 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1422 |
Komunumkodo | 5561 |
Mapo de Grandson | |
GeografioRedakti
Grandson situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordorienta flanko de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la urbeto Grandson kaj la vilaĝoj Tuileries-de-Grandson kaj Corcelettes.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,86 km², de kiuj 7,0% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 23,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Grandson limas en nordo al Fiez, en nordnordoriento al Champagne, en oriento al Bonvillars, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Montagny-près-Yverdon, en okcidentsudokcidento al Valeyres-sous-Montagny, kaj en nordokcidento al Giez.
TrafikoRedakti
Tra Grandson pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, kies malfermo en la jaro 1984 liberigis la urbeton de la transira trafiko. La komunumumo disponas pri propra alveturejo al la aŭtovojo kaj pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Grandson datiĝas el la jaro 1049 kiel Granzio.
Sub Oto la 1-a de Grandson la merkata loko en la jaro 1328 akiris urbajn rajtojn.
La burgonja duko Karlo la brava volis konkeri la urbon sed li perdis la batalon de Grandson la 2-an de marto 1476.[3]
Notoj kaj referencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grandson – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)