La Kantono Vaŭdo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la okcidento de la lando, en Romandujo, grandparte norde de la lago Lemano. Ĝia administra centro estas la urbo Laŭzano (Lausanne). La 8-an de marto 2010 la loĝantaro atingis la nombron de 700000.

Kantono Vaŭdo

emblemo

Blazono de Vaŭdo
Bordo de la Lago Lemano
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Laŭzano
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  franca
Oficiala mallongigo  VD
Nombro de loĝantoj 700000(2010-03-08)
Areo 3212,1 km²
Loĝantardenseco 217 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 31′ N 6° 38′ O / 46.517 °N, 6.633 °O / 46.517; 6.633 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ N 6° 38′ O / 46.517 °N, 6.633 °O / 46.517; 6.633 (mapo)
Situo de Kantono Vaŭdo Svislando
Mapo de la Kantono Vaŭdo
vdr

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas france Vaud [vo], germane Waadt [vāt] kaj romanĉe Vad [vad]. En la itala oni uzas la francan nomon Vaud.

Geografio redakti

En sudo la kantono limas al la Lago Lemano, ĉe kies bordo situas la ĉefurbo Laŭzano. En la aglomeraĵo de Laŭzano vivas preskaŭ la duono de la kantona loĝantaro. La surfaco de la Lago Lemano estas kun 372 m s.m. la plej malalta punkto de la kantono. En oriento la kantona teritorio etendiĝas ĝis la Alpoj, kie troviĝas kun altecod de 3210 m s.m. la plej alta punkto de la kantono sur la pinto de la monto Les Diablerets. En nordokcidento la Ĵurasa Montaro formas la limon inter Kantono Vaŭdo kaj Francio, en nordo la kantono etendiĝas tra la Svisa Mezlando ĝis la Lago de Morato. En sudoriento la kantona teritorio entendiĝas al la suba parto de la alpa valo de la rivero Rodano, kies supran parton formas la Kantono Valezo.

Najbaraj Kantonoj redakti

En nordo Kantono Vaŭdo lima la Kantono Neŭŝatelo, en nordnordoriento al Kantono Friburgo, kies teritorio disponas kvar eksklavojn en la vaŭda teritorio. Tute en la nordo Vaŭdo siavice disponas pri eksklavo ĉe la suda bordo de la Lago de Morato. En nordoriento kaj oriento la kantono limas al Kantono Berno, en sudoriento al Kantono Valezo. En sudo Vaŭdo limas aliflanke de la Lago Lemano al Francio, en okcidento al Kantono Ĝenevo, kaj en nordokcidento en la Ĵurasa Montaro denove al Francio.

Lingvoj redakti

Oficiala kantona lingvo estas la franca. Laŭ la Popolnombrado de 2000 la franca lingvo estis la denaska lingvo de 81,83% de la loĝantaro. 4,75 % estis germanlingvanoj, 2,92 % estis itallingvanoj, 0,04 % romanĉlingvanoj, dum 10,46 % indikis alian denaskan lingvon.

Administra divido redakti

Surbaze de la leĝo pri la teritorio divido de la 30-a de majo 2006 Kantono Vaŭdo aktuale estas subdividita al distriktoj.

Historio redakti

La hodiaŭa Kantono Vaŭdo estis fondita per la mediacia akto de 1803 post la fino Helveta Respubliko.

En la jaro 58 antaŭ Kristo Julio Cezaro malhelpis per sia venko dum la Batalo de Bibrakto, ke la Helvetoj elmigris de la teritorio de Svislando al Francio. Sub la romia influo la regiono multe evoluis kaj la latina lingvo penetris ĝin.

Dum mezepoko la teritorio de la hodiaŭa Kantono Vaŭdo apartenis al Burgonjo kaj Savojo. Ek de la 14-a jarcento Berno kaj la Svisa Ĵurkomunumo komencis konkeri la regionon.

En 1928 Kantono Vaŭdo estis la unua politika instanco en Eŭropo, kiu starigis leĝon por truda steriligo de "nenormaluloj" (unua tutmonde estis la usona subŝtato Indiano en 1907). Post Vaŭdo en Eŭropo sekvis Danio kaj la faŝismiĝinta Germanio).

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)