Kantono Ĵuraso
La kantono Ĵuraso estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiujn oni nomas kantonoj. Ĝia ĉefkomunumo estas la urbo Delemonto, Delémont (france), Delsberg (germane). Fine de 2006 en la kantono vivis 69 222 loĝantoj.
Kantono Ĵuraso | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Ĉefloko | Delemonto |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1979 |
Oficialaj lingvoj | franca lingvo |
Oficiala mallongigo | JU |
Nombro de loĝantoj | 70108(2009-12-31) |
Areo | 839 km² |
Loĝantardenseco | 83 loĝantoj/km² |
Koordinatoj | 47° 21′ N 7° 20′ O / 47.350 °N, 7.333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ N 7° 20′ O / 47.350 °N, 7.333 °O (mapo) |
![]() | |
![]() | |
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Jura, france Jura, itale Giura kaj romanĉe Giura. Ĝia oficiala mallongigo estas JU.
Geografio redakti
Kantono Ĵuraso situas en la nordokcidento de la lando en la Ĵurasa Montaro. Ĝi limas en nordokcidento al Francio, en oriento al Kantono Bazelo Kampara, en sudoriento al Kantono Soloturno, en sudo al Kantono Berno kaj en sudokcidento al Kantono Neŭŝatelo. La teritorio de la kantono etendiĝas sur areo de 839 km².
Oficialaj lingvoj redakti
Oficiala lingvo de la kantono estas la franca. La ununura germanlingva komunumo de la kantono estas Ederswiler.
Trafiko redakti
De Bielo la kantono Ĵuraso atingeblas aŭte per la svisa aŭtovojo A16, kiu komenciĝas ĉe la svisa aŭtovojo A5 kaj kondukas nordokcidenten al Porrentruy. La kantono disponas pri propra fervojkompanio, la tiel nomitaj Ĵurasaj Fervojoj, kiuj konektas grandan parton de la komunumo al la publika transportreto. Tiu kompanio ankaŭ funkciigas busreton por la fajna distribuo. Krome ankaŭ multnombraj poŝtaŭtolinioj funkcias en la kantono. En sudoriento tra Moutier pasas ankaŭ la grava linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Bazelo.
Historio redakti
La Kantono Ĵuraso estas la plej juna kantono de Svislando. La regiono de Ĵuraso en mezepoko apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Kadre de la franca revolucio dum mallonga tempo, la Ĵuraso sendependiĝis en Raŭraka Respubliko, sed jam baldaŭ ĝi estis integrita al franca teritorio. Dum la Viena Kongreso de 1815, la plejparte franclingva teritorio de la iama Princepiskopejo estis aldonita al la germanlingva Kantono Berno, kiel rekompenso por la perdo de Argovio. Tio estis la fonto de longdaŭra sendependiga movado, kiu finfine sub la gvido de Roland Béguelin portis fruktojn. En historia publika baloto la 24-an de septembro 1978, la svisa popolo decidis la kreon de nova kantono Ĵuraso, la 1-an de januaro 1979. Tio estis paca solvo de longjara etna konflikto en Svislando, kvankam ĝis hodiaŭ en la limregiono inter la kantonoj Berno kaj Ĵuraso restas ankoraŭ malfermitaj problemoj.
Administra divido redakti
La kantono Ĵuraso konsistas el la sekvantaj tri distriktoj (stato 31-a de decembro 2009):
- Delemonto (28 komunumoj, ĉefloko Delemonto)
- Franches-Montagnes (13 komunumoj, ĉefloko Saignelégier)
- Porrentruy (23 komunumoj, ĉefloko Porrentruy)