Delemonto (distrikto)
La distrikto Delemonto, (france District de Delémont' kaj germane ankaŭ Bezirk Delsberg) estas administra unuo de Kantono Ĵuraso. Ĝi havis 35934 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo, kiu samtempe estas la kantonĉefurbo, estas la samnoma urbo Delemonto.
Distrikto Delemonto | |
---|---|
distrikto de Svisio • district of the canton of Jura | |
Kantono | Ĵuraso |
Ĉefloko | Delemonto |
Geografia situo | CH1903: 592044 / 244355 (mapo)47.357.3333333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 20′ O; CH1903: 592044 / 244355 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 35934 (2009-12-31) |
Areo | 303,1 km² |
Loĝantardenseco | 119 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2601 |
Geografio
redaktiLa Distrikto Delemonto situas en la Ĵurasa Montaro en sudoriento de la kantono. Ĝin trafluas la rivero Birs kaj ties ĉefaj alfluantoj Scheulte kaj Sorne, kiuj ĉiuj tri kunfluas apud Delemonto.
Trafiko
redaktiTra Delemonto pasas la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Porrentruy, kiu en Bielo konektiĝas al la svisa aŭtovojo A5. En Delemonto kuniĝas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Bazelo kaj de Porrentruy al Bazelo. Krome multnombraj bus kaj poŝtaŭtolinioj konektas la diversajn lokojn de la distrikto kun la publika transportreto.
Historio
redaktiDe 1271 ĝis la Franca Revolucio de 1792 la Voktejo Delemonto estis kamparvoktejo de la Princepiskopejo Bazelo. Tiam dum unu jaro ĝi apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste fariĝi kantono de la franca departemento Mont-Terrible ĝis 1800 kaj poste de la departemento Haut-Rhin ĝis 1815. Tiam la Viena Kongreso atribuis ĝin al la svisa Kantono Berno, kies distrikto ĝi estis ĝis la fondiĝo de la nova Kantono Ĵuraso la 1-an de januaro 1979, ek de kiam ĝi estas ĵurasa distrikto.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier kuniĝis al la nova komunumo Haute-Sorne, kaj la komunumoj Montsevelier, Vermes kaj Vicques kuniĝis al la nova komunumo Val Terbi.
Komunumoj de la Distrikto Delemonto
redaktiLa Distrikto Delemonto konsistas (stato en 2013) el 22 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Delemonto estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Boécourt | 854 | 12.35 | 6702 | |
Bourrignon | 281 | 13.55 | 6703 | |
Châtillon (JU) | 431 | 5.31 | 6704 | |
Corban | 485 | 7.85 | 6705 | |
Courchapoix | 421 | 6.39 | 6706 | |
Courrendlin | 2472 | 11.08 | 6708 | |
Courroux | 3074 | 19.74 | 6709 | |
Courtételle | 2350 | 13.57 | 6710 | |
Delemonto | 11584 | 21.99 | 6711 | |
Develier | 1347 | 12.47 | 6712 | |
Ederswiler | 122 | 3.31 | 6713 | |
Haute-Sorne | 7918 | 71.06 | 6729 | |
Mervelier | 562 | 9.77 | 6715 | |
Mettembert | 123 | 2.32 | 6716 | |
Movelier | 386 | 8.08 | 6718 | |
Pleigne | 389 | 17.83 | 6719 | |
Rebeuvelier | 383 | 8.41 | 6720 | |
Rossemaison | 561 | 1.89 | 6721 | |
Saulcy | 256 | 7.86 | 6722 | |
Soyhières | 478 | 7.50 | 6724 | |
Val Terbi | 2592 | 38.86 | 6730 | |
Vellerat | 77 | 2.04 | 6728 | |
Totale | 22 | 36330 | 303,10 | 3601 |
Imaj komunumoj de la Distrikto Delemonto
redaktiLa sekvantaj lokoj estas iamaj komunumoj de la Distrikto Delemonto:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bassecourt | 3383 | 15.57 | 6701 | |
Courfaivre | 2593 | 12.40 | 6707 | |
Glovelier | 1186 | 14.34 | 6714 | |
Montsevelier | 502 | 7.79 | 6717 | |
Soulce | 256 | 14.77 | 6723 | |
Undervelier | 309 | 13.98 | 6725 | |
Vermes | 334 | 18.30 | 6729 | |
Vicques | 1736 | 12.77 | 6727 |