Distrikto de Svislando

En Svislando distrikto estas administra subdivido, kiu estas jure afero de la kantonoj. Ĉiu kantono en Svislando rilate administran dividon tute libera kaj do mem decidas, ĉu kaj se jes kiajn subdividojn (distriktoj, subdistriktoj ktp.) ĝi havas. Tial en Svislando necesas difini la nocion distrikto aparte en ĉiu kantono. Eĉ la nomoj malsamas, tiel ekzemple Berno parolas pri prefektdistiktoj, en Lucerno pri prefektejoj dum en Sankt-Galo estas elektodistriktoj. Ĝenerale distrikto estas administra divido inter kantono kaj komunumo. La kantonoj Grizono kaj Tiĉino krome konas subdistriktojn. En Kantono Apencelo Interna la tiel nomataj distriktoj kongruas kun la politikaj komunumoj. Por la distriktklasigado de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko la sendistriktaj kantonoj estas konsiderataj kiel po unu distrikto.

Kantonoj sen distriktoj redakti

La distriktoj en kantonoj kun distriktoj redakti