Administra divido de Kantono Grizono

Kantono Grizono en Svisio konsistas el 11 distriktoj (en germana lingvo Bezirk, en romanĉa lingvo district, en la itala lingvo distretto), kiuj konsistas siavice el 39 komunumaroj (en germana lingvo Kreis, en romanĉa lingvo circul, en la itala lingvo circolo).

Distriktoj de Kantono Grizono redakti

 
Distriktoj de Kantono Grizono

La plej multaj el la distriktoj de Kantono Grizono havas pure administran funkcion sen politika signifo. Ili nur ludas rolon kiel tribunalaj distriktoj. Ilia "ĉefloko" estas jure la sidejo de la tribunalo, respektive la loĝloko de la tribunala prezidanto. Escepto estas la distrikto Surselva, kiu disponas pri regiona parlamento kaj kies cirkloj fakte estas puraj subdistriktoj. Jen la listo (la ciferoj kaj indikoj baziĝas sur la datumoj de la 31-a de decembro 2009):

Distrikto Loĝantaro
(31-12-09)
Areo
en km²
Nombro da
komunumoj
Komunumaroj
Albulo 8186 693.47 22 Alvaschein, Belfort, Bergün, Surses
Bernino 4667 237.30 2 Brusio, Poschiavo
Imboden 18483 203.81 7 Rhäzüns, Trins
Inn/En 9593 1196.56 13 Ramosch, Suot Tasna, Sur Tasna, Val Müstair
Landquart 24006 193.23 10 Kvin Vilaĝoj, Maienfeld
Malantaŭa Rejno 12596 617.63 28 Avers, Domleschg, Rheinwald, Schams, Thusis
Malojo 18586 973.61 12 Bregaglia, Supra Engadino
Moësa 7906 496.03 17 Calanca, Mesoko, Roveredo
Plessur 39743 266.75 12 Koiro, Churwalden, Schanfigg
Prättigau/Davos 26180 853.40 15 Davos, Jenaz, Klosters, Küblis, Luzein, Schiers, Seewis
Surselva 21915 1373.54 42 Cadi/Disentis, Ilanz, Lumnezia/Lugnez, Ruis, Safien
Totale (11) 191861 7105.33 180

Komunumaroj de Kantono Grizono redakti

 
Mapo de la komunumaroj de Kantono Grizono

Male al la distriktoj la komunumaroj estas historiaj politikaj unuoj kun certa aŭtonomio kaj politika signifo. La komunumaroj estas ankaŭ la elektodistriktoj dum kantonaj elektoj. La indikitaj ĉeflokoj en kelkaj de la komunumaroj estas nur la loĝloko de la komunumara prezidanto sen jura signifo, dum en aliaj komunumaro ekzistas reala administrejo kun diversaj aŭtoritatoj. Jen la listo (la ciferoj kaj indikoj baziĝas sur la datumoj de la 31-a de decembro 2009):

Blazono Nomo Ĉefloko Nombro da
komunumoj
Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Distrikto
  Alvaschein Tiefencastel 6 3349 90,42 Albulo
  Avers Avers 1 172 93,12 Malantaŭa Rejno
  Belfort Surava 5 1493 88,84 Albulo
  Bregaglia Bregaglia 1 1613 251,45 Malojo
  Bergün Bergün 2 930 190,14 Albulo
  Brusio Brusio 1 11,46 46,29 Bernino
  Cadi/Disentis Disentis/Mustér 7 8211 565,53 Surselva
  Calanca Grono 8 794 121,02 Moësa
  Churwalden Churwalden 2 1523 76,31 Plessur
  Davos Davos 1 11284 283,99 Prättigau/Davos
  Domleschg Fürstenau 9 4278 73,94 Malantaŭa Rejno
  Ilanz Ilanz 16 7842 138,36 Surselva
  Jenaz Jenaz 3 1962 84,59 Prättigau/Davos
  Klosters Klosters 1 3894 193,10 Prättigau/Davos
  Koiro Koiro 1 33377 28,09 Plessur
  Küblis Küblis 3 1824 52,25 Prättigau/Davos
  Kvin Vilaĝoj Igis (Landquart) 6 17753 119,02 Landquart
  Lumnezia/Lugnez Vals 11 3401 358,97 Surselva
  Luzein Luzein 2 1516 83,88 Prättigau/Davos
  Maienfeld Maienfeld 4 6252 74,21 Landquart
  Mesoko Mesoko 3 2271 261,62 Moësa
  Poschiavo Poschiavo 1 3521 191,01 Bernino
  Ramosch Ramosch 3 1769 215,24 Inn/En
  Rhäzüns Domat/Ems 3 11255 51,99 Imboden
  Rheinwald Splugo 4 780 171,44 Malantaŭa Rejno
  Roveredo Roveredo 6 4841 112,97 Moësa
  Ruis Rueun 6 2042 150,83 Surselva
  Safien Tenna 2 419 111,85 Surselva
  Schams Zillis-Reischen 8 1802 201,85 Malantaŭa Rejno
  Schanfigg Sankt Peter-Pagig 9 3870 162,38 Plessur
  Schiers Schiers 2 4325 94,94 Prättigau/Davos
  Seewis Seewis en Prättigau 1 1411 49,63 Prättigau/Davos
  Suot Tasna Scuol 3 3719 298,83 Inn/En
  Supra Engadino Samedan 11 16973 722,16 Malojo
  Sur Tasna Zernez 6 2497 483,84 Inn/En
  Surses Savognin 9 2443 323,76 Albulo
  Thusis Thusis 6 5080 77,28 Malantaŭa Rejno
  Trins Trin 4 7228 151,82 Imboden
  Val Müstair Val Müstair 1 1608 198,65 Inn/En
Totale 39 Koiro 178 191861 7105,33 Kantono Grizono

Reformprojekto redakti

Nuntempe la Kantono Grizono kun du administraj ebenaĵoj inter komunumo kaj kantono estas superstrukturita. Tial la kantono planas simpligon de administraj strukturoj. Unua etapo estas konstituciŝanĝo por kreo de novaj administraj regionoj anstataŭ la nunaj distriktoj kaj komunumaroj. La elektodistriktoj, kiuj nuntempe kongruas kun la komunumaroj en tiu-ĉi unua etapo ne estos tuŝitaj. Samtempe oni instigas al kunigo de komunumoj, por ke la parte malgrandaj kaj malgrandegaj komunumoj akiru grandecon, kiu permesas la administradon komunan je bona efikeco-kostorilato.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti