Mesoko

komunumo de Svislando
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 apr. 2023.

Mesoko (en la itala lingvo Mesocco, en la germana lingvo ankaŭ Misox kaj en la romanĉa lingvo Mesauc) estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1230 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Ĝi estas unu el la tri itallingvaj valoj de la kantono Grizono.

Mesoko
Blazono de Mesoko
La vilaĝo Mesoko ĉe la bordo de Moësa
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Mesoko
Koordinatoj  46° 23′ 24″ N 9° 13′ 48″ O / 46.39000 °N, 9.23000 °O / 46.39000; 9.23000 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 24″ N 9° 13′ 48″ O / 46.39000 °N, 9.23000 °O / 46.39000; 9.23000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1230
Areo 164,76 km²
Alteco 769 m super marnivelo
Poŝtkodo 6563
Komunumkodo 3822
Mapo de Mesoko
vdr

Geografio

redakti

Mesoko situas sude de San-Bernardino-Pasejo ĉe la bordo de la rivero Moësa, kiu donis sian nomon al la distrikto. La komunumo konsistas el 11 frakcioj, nome la ĉefvilaĝo Mesoko la vilaĝoj San Bernardino sur la pasejkulmino, kaj Andergia, Anzone, Benabbia, Cebbia, Darba, Deira, Logiano, Pian San Giacomo, kaj Spina, krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj. Grava rekonilo de la komunumo estas la Kastelo de Mesoko, kies ruino situas sur roko sude de la ĉefvilaĝo.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Mesoko limas en nordo al Nufenen, en nordoriento al Splugo, en oriento al Madesimo (Italio), en sudoriento al Campodolcino (Italio), en sudo al Soazza, en sudokcidento al Rossa, en okcidento al Malvaglia (TI), kaj en nordokcidento al Hinterrhein.

Trafiko

redakti

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13. Ĝis 1972 Mesoko estis la finhaltejo de fervojlinio al Belinzono. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.

Lingvoj

redakti

Ĉefa kaj sola oficiala lingvo en Mesoko estas la itala lingvo.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Mesoko datiĝas el la jaro 1203 kiel Mesoco. Dum mezopoko Mesoko formis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo Valo de Mesoko, kiu estis subdividita en kvar deganoj, kiujn gvidis konsulo (nome Crimeo, Cebbia, Andergia kaj Darba). En la jaro 1480 Mesoko aliĝis kune kun Soazza propra voloe al la Griza Federacio. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de 1851 Mesoko fariĝis politika komunumo kaj ĉefloko de la samnoma komunumaro (kiu kongruis kun la antaŭa supera tribunalo) en la distrikto Moësa.[1]

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti