Moësa
Moësa estas rivero en la kantonoj Grizono kaj Tiĉino. Ĝia longeco de la fonto ĝis alfluo estas 47 km.
Moësa | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 47 km |
Akvokolekta areo | 471 km² |
Averaĝa trafluo | 671,30 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 062 m |
Enfluejo | Tiĉino |
- Alteco | 240 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Calancasca, Ri di Fontanalba |
Rivero en Eŭropo | |
Geografio Redakti
La rivero Moësa fontas sude de la kulmino de San-Bernardino-Pasejo el la Lago de Moesola sur alteco de 2065 m s.m. sur la teritorio de la komunumo Mesoko ĉe la koordinatoj 46° 29′ 27″ N 9° 10′ 15″ O / 46.49083 °N, 9.17083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 27″ N 9° 10′ 15″ O / 46.49083 °N, 9.17083 °O (mapo). Laŭ la rivero nomiĝas la distrikto Moësa, kies teritorio plimalpli kongruas teritorio kun la akvokoleta baseno de Moësa.
Fluvojo Redakti
Post la fonto la rivero unue pasas apud la vilaĝeto San Bernardino, tiam fluas tra la baraĵlago Lago de Isolo. La rivero tiam fluas tra la tuta Valo de Mesoko, nome tra la komunumoj Mesoko, Soazza, Lostallo, Verdabbio, Cama, Leggia, Grono, Roveredo kaj San Vittore. En Roveredo de sudo alfluas al Moësa ĝia ĉefa alfluanto Calancasca, kiu fluas tra la valo de Calanca. Post San Vittore la rivero forlasas Kantonon Grizono, trifluas Luminon kaj fine atignas Arbedon.
Alfluo Redakti
Sur alteco de 240 m s.m. Moësa en Arbedo-Castione en Kantono Tiĉino alfluas al Tiĉino.
Akvoelektroenergio Redakti
Laŭlonge de la rivero situas pluraj akvoleketrejoj, precipe sub la baraĵlago de Isola en Mesoko kaj apud Lostallo. La akvoelektrejo de Calancasca AG en Roveredo utiligas la energion de la flanka rivero Calanĉasca de la akvo retenita en la Lago de Molina.
Hidrologiaj datumoj Redakti
La akvokoleta areo de la rivero mezuras 471 km². Ĝia averaĝa akvofluo mezurita dum la lastaj cent jaroj apud Lumino estas 671,3 m². 0,41% de la akvokoleta areo estas kovritaj de glaĉeroj. Okulfrapa estas, ke la meza akvofluo laŭ la hidrologia statistiko dum la lastaj jaroj konstante malkreskis. Dum la lastaj 10 jaroj la averaĝa akvofluo estis 485.58 m² kaj dum la lastaj du jaroj eĉ nur 307.91 m². Tiuj ciferoj montras, ke la Valo de Mesoko evidente dum la lastaj jaroj fariĝis pli seka ol antaŭe. [1]
Vidu ankaŭ Redakti
Notoj kaj referencoj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Moësa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)