Tiĉino estas rivero en suda Svislando kaj norda Italio. Ĝi longas 248 km kaj fontas ĉe la Nufenenpasejo, ĉe la limo de la svisaj kantonoj Valezo kaj Tiĉino, nomita laŭ ĝi. Ĝi trairas la valojn Bedretan, Leventinan kaj Rivieran kaj la ebenaĵon de Magadino kaj enfluas en la Majoran Lagon. Post eliro el la lago ĝi trairas la Padan Ebenaĵon kaj la urbon Pavia kaj enfluas en Padon.

Tiĉino
Alfluejo de Tiĉino al Majora Lago
rivero
Bazaj informoj
Longeco 234 km
Akvokolekta areo 7 228 km²
Averaĝa trafluo 350 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 480 m
Enfluejo Pado
- Alteco 50 m
Geografio
Alfluantoj Maggia, Moësa kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr
Tiĉino ĉe urbo Sesto Calende
Tegmentita ponto ĉe Pavia

Ekonomio redakti

En Svislando rivero Tiĉino estas grava fonto de elektra energio. Ĝi estas klare la plej akvoriĉa flanka rivero de Pado, kun meza flukvanto de 350 m³/s, minimuma kvanto de 54 m³/s kaj maksimuma kvanto de eĉ 5.000 m³/s. Depende de la sezono ĝi kontribuas inter 20 % kaj 50 % de la flukvanto de Pado.

En Italio ĝia akvo estas uzata por akvumi kampojn. La urbo Milano estas ligita al ĝi per la kanalo Naviglio Grande [navIljo grAnde].

Vivmedio redakti

La tuta itinero de Tiĉino tra Italio estas en naturprotektejo, konsistanta el du regionaj parkoj, kiuj kune formas la plaj grandan riverparkon de Eŭropo:

  • la Lombardia Parko de la Tiĉina Valo, kreita en 1974, kun 911,40 km²; sur 217,40 km² da urba tereno la valido de la parkaj reguloj estas nur parta.
  • la Piemonta Parko de la Tiĉina Valo, kreita en 1978, kun 62,50 km² en formo de malvasta zono laŭlonge de la dekstra riverbordo.

En Svislando, enfluante en Majoran Lagon, la rivero formas la "Vezikojn de Magadino", naturprotektejon kun riĉaj regiontipaj flaŭro kaj faŭno.

De 2002 la tiĉina valo estas internacie agnoskita biosfera rezervejo kaj apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.