Grono

komunumo de Svislando

Grono estas komunumo de la komunumaro Roveredo kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 929 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Grono
Blazono de Grono
Grono
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Roveredo
Koordinatoj  46° 14′ 56″ N 9° 8′ 56″ O / 46.24889 °N, 9.14889 °O / 46.24889; 9.14889 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 56″ N 9° 8′ 56″ O / 46.24889 °N, 9.14889 °O / 46.24889; 9.14889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 929
Areo 14,81 km²
Alteco 336 m super marnivelo
Poŝtkodo 6537
Komunumkodo 3832
Mapo de Grono

Geografio redakti

La komunumo Grono situas en la suba Valo de Mesoko ĉe la bordo de la riveroj Moësa kaj Calancasca, kiuj kunfluas okcidente de la komunumo en Roveredo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Grono mem la setlejo Nadro en nordo, kaj la setlejo Oltra sude de la rivereo Moësa.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grono limas en nordo al Castaneda, en nordoriento al Leggia, en oriento al Cama, en sudoriento al Dosso del Liro (Italio), kaj en sudo kaj okcicento al Roveredo.

Trafiko redakti

Tra Grono pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis. Alia poŝtaŭtolinio kondukas de Grono al la Valo de Calanca.

Vidindaĵo redakti

La Turo Fiorenzana estas kvinetaĝa konstruaĵo, kiu datiĝas verŝajne el la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la familio de Sacco kaj estas la loko de la murdo de Alberto de Sacco en la jaro 1406. La loĝoturo estis restaŭrita en la jaro 1977 kaj hodiaŭ apartenas al la muzeo moesana.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grono datiĝas el la jaro 1219 kiel de Grono. La komunumo Grono apartenis al la vikariato kaj la la flago de Roveredo. En la jaro 1799 en Grono estis starigita liberecarbo. Surbaze de la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Grono fariĝis komunumo de la komunumaro Roveredo en la tiam kreita distrikto Moësa. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti