Svisa aŭtovojo A13

La svisa aŭtovojo A13, kiu kongruas kun la svisa nacia vojo N13, estas svisa aŭtovojo de Sankt-Margreto en Kantono Sankt-Galo tra Koiro en Kantono Grizono al Belinzono en Kantono Tiĉino. Ĝi estas post la svisa aŭtovojo A2 la dua plej grava transalpa vojo de nordo al sudo tra Svislando. Ĝia kerna parto estas la grava San-Bernardino-Tunelo, kiu kun longeco de 6600 metroj post la Gotardo-Aŭtovojotunelo estas la dua plej longa aŭtomobilotunelo de Svislando. La svisa aŭtovojo A13 estas parto de la eŭropa vojo 43. De Sankt-Margreto ĝis Reichenau la vojo estas kvarŝpura aŭtovojo, inter Reichenau kaj Belinzono ĝi estas duŝpura rapidvojo. Ĝia kompleta longeco estas 195 km.

La svisa aŭtovojo A13 apud Koiro

Konekto al la sivsa aŭtovojoreto redakti

En Sankt-Margreto la svisa aŭtovojo A1 rekte transiras al la svisa aŭtovojo A13. Inter Trübbach kaj Bad Ragaz situas la aŭtovojtriangulo, kie de la svisa aŭtovojo A13 disbranĉiĝas la svisa aŭtovojo A3 al Zuriko kaj Bazelo. En Belinzono la svisa aŭtovojo A13 aliras al la svisa aŭtovojo A2 de Bazelo al Lugano kaj Chiasso.

Komunumoj kaj Urboj laŭlonge de la svisa aŭtovojo A13 redakti

Laŭlonge de la sivsa aŭtovojo A13 situas de nordo al sudo:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti