Sevelen SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Sevelen SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Sevelen.

Sevelen
Blazono de Sevelen
Rejntalekspreso en Sevelen
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Werdenberg
Koordinatoj  47° 7′ 0″ N 9° 29′ 0″ O / 47.11667 °N, 9.48333 °O / 47.11667; 9.48333 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 9° 29′ 0″ O / 47.11667 °N, 9.48333 °O / 47.11667; 9.48333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4371
Areo 30,34 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 9475
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sevelen
vdr

Pri la komunumo redakti

Sevelen estas komunumo en la elektodistrikto Werdenberg, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4371 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Sevelen situas en la supra Rejnvalo ĉe la maldekstra bordo de Rejno inter Buchs SG kaj Wartaŭ. La Rejno formas ĉe Sevelen la limon kun la princlando Liĥtenŝtejno. Al la komunumo apartenas krom la municipo Sevelen mem la setlejoj Rans', Oberräfis, Sankt-Ulrich kaj Sevelerberg.

Trafiko redakti

Tra Sevelen pasas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Buchs SG al Zuriko kaj Koiro. La komunumo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A13.

Historio redakti

En Sevelen estis trovitaj restaĵoj de setlejoj el la Hallstatt-kulturo, kiuj datas proksimume el la jaroj 4000 ĝis 1800 antaŭ Kristo.
La nomo de la municipo Sevelen estis unuan fojon skribe menciita en dokumento de la Monaĥejo Pfäfers el la jaro 1160 kiel Sevellin. En la jaro 1255 episkopo Heinrich de Koiro konstruigis la kasteon Herrenberg sur la monteto Storchenbühl en Sevelen. De la kastelo hodiaŭ videblas nur ankoraŭ murruino. En la jaro 1304 episkopo Sigfried de Koiro pandigis la bienon Sevelen al la Grafo Hugo la 4-a Werdenberg-Heiligenberg. En la jaro 1397 Sevelen definitive farĝis posedaĵo de la dinastio Werdenberg-Heiligenberg. Kun la Grafejo Werdenberg la posedo de Sevelen latransiris en la jaro 1485 al Lucerno kaj en la jaro 1517 al Glaruso kaj tiel venis sub la tiranan regadon de la Svisa Ĵurkomunumo, el kiu la komunumo liberiĝis nur per la Helveta Revolucio dank al la helpo de la liberigaj trubpoj de Napoleono. Inter 1798 kaj 1803 Sevelen apartenis al la tiama Kantono Linth kaj poste fariĝis parto de la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti