Malfermi la ĉefan menuon

Koiro estas la ĉefurbo de la svisa Kantono Grizono. Koiro estas nuntempe la plej rapide kreskanta urbo en Svislando. Je la 31-a de decembro 2006 ĝi havis 35 161 loĝantojn. La urbo situas je 593 metroj super la marnivelo en la larĝa valo de la Alpa Rejno, kiu venante de okcidento en Koiro kurbiĝas kaj poste fluas norden tra la Rejnvalo al la Bodenlago. En Koiro la rivero Plessur enfluas en Rejnon.

Koiro (Chur, Coira, Cuera)
Blazono de Koiro
La urbo Koiro fotita en 2006
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Koiro
Koordinatoj  46°51′0″N 9°31′0″O  /  46.85°N, 9.51667°O / 46.85; 9.51667 (Koiro) (mapo)Koordinatoj: 46°51′0″N 9°31′0″O  /  46.85°N, 9.51667°O / 46.85; 9.51667 (Koiro) (mapo)
Nombro de enloĝantoj 35 161
Areo 28,09 km²
Alteco 593 m super marnivelo
Poŝtkodo 7000 ĝis 7007
Komunumkodo 3901
Mapo de Koiro

NomoRedakti

La nomo Koiro devenas de la kelta vorto korakoria = klano, tribo. Germane la urbo nomiĝas Chur [ĥu:r], itale Coira [koj'ra], romanĉe Cuera [kŭe'ra] kaj france Coire [kŭ'a:r].

LingvojRedakti

Estante la ĉefurbo de trilingva kantono (itala, germana, romanĉa) en Koiro la tri lingvoj estas parolataj. Ĝis antaŭ la industriiĝo Koiro estis ĉefe romanĉlingva, hodiaŭ en la unua loko estas la germana kun 81 %, en la dua loko la romanĉa kun 5,4 kaj la itala kun 5,1. La cetera loĝantaro parolas kiel ĉie en Svislando la plej diversajn lingvojn (la kvaran lokon okupas nuntempe la serbo-kroata lingvo kun preskaŭ 4 %).

HistorioRedakti

Koiro estas la plej malnova urbo en Svislando fondita proksimume 1000 jaroj antaŭ Kristo kiel la kelta opidumo Koria. Post konkero de la romianoj ĝi iĝis en -15 ĉefurbo de provinco Rhaetia Prima. La episkopujo Koiro cetere estas la plaj granda episkopejo de Svislando. Al ĝi apartenas inter aliaj ankaŭ la katolikaj komunumoj de Kantono Zuriko. Post la disfalo de Romia imperio, la episkopo de Koiro fariĝis estro kaj protektanto de la regiono. Kiam Grizono iĝis svisa kantono la urbo elektiĝis kiel ties ĉefurbo.

VidindaĵojRedakti

La vidindaĵoj de Koiro estas la Episkopejo (Bischöflicher Hof), la katedralo, kie troviĝas la tombo de la svisa patrioto Jürg Jenatsch kaj belega triptiko, la Griza Domo (Graues Haus), sidejo de la grizona registaro.

TrafikoRedakti

Koiro estas konektita kun Zuriko per la aŭtoŝoseoj A3 kaj la Rejnvalo kun A13, kiu plukondukas trans la pasejo San Bernardino al Tiĉino. La iam planita transalpa fervojo de Zuriko tra Koiro al Milano jam de pli ol centjaroj finas en Koiro, same kiel la rejnvala linio, kiu ligas Koiron kun Munkeno kaj Aŭstrio. Anstataŭe estis konstruita la Retia Fervojo kies plej suda punkto estas la itala urbo Tirano kaj kiu en okcidento estas ligita tra la pasejoj Oberalp kaj Furka kun Valezo.

FamulojRedakti

Esperanto-movadoRedakti

Jam en 1904 estis menciita en Svisa Espero la instruisto Engelhard Pargätzi, kiu instruis Esperanton en knaba gimnazio en Koiro. En 1906 en Koiro estis fondita la unua Grizona Esperanto-Societo, sed ĉar la plej multaj koiranoj en la dudekaj jaroj transiris al Ido, Esperanto en Koiro poste praktike malaperis. Dum la dua mondmilito s-ro Fauser provis restarigi Esperanto-grupon en Koiro. Sed tiuj klopodoj ne vere sukcesis. Ĝis hodiaŭ ĉiam denove unuopuloj aktivis en Koiro por Esperanto, tamen asocio aŭ vigla movado en Grizono ĝis hodiaŭ ne estiĝis.

Eksteraj ligilojRedakti