Plessur estas rivero en Kantono Grizono. Ĝi trafluas la tutan distritkon Plessur, kiu laŭ la rivero nomiĝas.

Plessur
Plessur supre de Koiro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 33,1 km
Akvokolekta areo 266,75 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 400 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 560 m
Geografio
Alfluantoj Melchernabach, Welschtobelbach, Seebach kaj aliaj montaraj riveretoj
Rivero en Eŭropo
vdr

Fonto redakti

La fonto de Plessur situas en Aroso sur alteco de 2400 m s.m. ĉe la 46° 44′ 45″ N 9° 37′ 10″ O / 46.74583 °N, 9.61944 °O / 46.74583; 9.61944 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 45″ N 9° 37′ 10″ O / 46.74583 °N, 9.61944 °O / 46.74583; 9.61944 (mapo) En la fontregiono Plessur praktike nur dum pluvo kaj printempe dum la neĝofanda periodo havas akvon. Dum la cetera tempo la akvo plejparte forfluas subtere kaj aperas surtere nur en la kaldrono rekte antaŭ la lageto Älplisee.

Fluvojo redakti

La rivero fluas okcidenten tra la valo Schanfigg, kiel la supra kaj meza parto de la Plessur-Valo nomiĝas. Post la fonto la rivero fluas unue norden pasas la Baraĵlagon de Aroso kaj poste en Langwies turniĝas okcidenten. Apud Langwies impresa viadukto de la Retia Fervojo de Koiro al Arosa transpontas la riveron sur alteco de 62 m super la rivero. Post Langwies la rivero fluas tra Peist. Tiam tra Molinis paralele al la limo inter Molinis kaj Sankt Peter-Pagig sed ĉiam sur teritorio de Molinis. Tiam la rivero fluas tra Lüen por poste formi la limon inter Lüen, Castiel, Calfreisen kaj Maladers norde de la rivero kaj Tschiertschen-Praden sude de la rivero. Tiam sur proksimume 2 kilometroj la rivero estas la limo inter Churwalden kaj Maladers, kaj fine ĝi fluas tra la tuta urbo Koiro.

Alfulejo redakti

Okcidente de Koiro Plessur alfluas sur alteco de 560 m s.m. preskaŭ 2000 m sub la fonto al Rejno. La lastan parton de sia fluvojo tra Koiro, la rivero estas praktike komplete kanaligita.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio pri la rivero datiĝas el la 12-a jarcento kiel Plassura. Supre de la urbo Koiro jam dum mezepoko ekzistis du muelejriveretoj por komerca utiligado de la akvoenergio de la rivero. Ĝis la riverkorekto en la jaro 1765 la urbo Koiro suferis regule pro la gravaj inundoj de Plessur. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti