Schanfigg

Schanfigg rigardo orienten al direkto de Castiel

Schanfigg (prononcu ŝanfig, en la germana kaj alemana lingvoj ĉiam uzata kun neŭtra artikolo das Schanfig respektive alemane s' Schanfig) estas valo kaj historia regiono en Kantono Grizono en Svislando.

GeografioRedakti

Schanfigg kongruas kun la valo de la rivero Plessur sen la teritorio de la urbo Koiro (kelkaj ankaŭ konsideras Koiron parto de Schanfigg, tio tamen ne estas korekta, ĉar Koiro memkompreneble apartenas al la Koira Rejnvalo). Ĝi konsitas el la komunumaro Schanfigg kaj la sudorienta parto de la komunumaro Churwalden, kaj kovras do grandan parton de la teritorio de la distrikto Plessur.

Historie Schanfigg estis dividita en la du partojn, nome Interna Schanfigg, tio estas la hodiaŭaj komunumoj Arosa kaj Langwies, la fontregionde de la rivero Plessur, kiu tie fluas de sudo al nordo, kaj Ekstera Schanfigg, la cetera valo, post la kurbiĝo de Plessur okcidenten. Krom Molinis la kernvilaĝoj en la valo situas supre sur montaj terasoj, ĉar la rivero en la valo estas tre sovaĝa ofte inundas kaj ofte okazas rokfaloj kaj ŝlimlavangoj.

TrafikoRedakti

En la jaro 1877 oni komencis la konsturadon de veturebla vojo al Schanfigg. La plej supra parto de Langwies al Arosa estis inaŭgurita en la jaro 1891. Tio estis la komenciĝo de la turisma evoluo de la regiono. Sekvis la fervojo de Koiro al Aroso, kiu estis inaŭgurita en 1914.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Schanfigg datiĝas el la jaro 765 kiel in Scanavico (en kopio de la testamento de Telo). Ĝia historia romanĉlingva nomo ests Scanvetg. La setlado de la valo okazis flanke de Koiro en mezepoko fare de retoromanoj. Oni trovis ankaŭ spurojn de prahistoriaj setlejoj kaj de romianoj, kiuj pruvis, ke dum prahistoria kaj romia tempo vojo kondukis de Koiro tra la valo tra la Strela-Pasejo al Davos. Apud Castiel estis trovita setlejo el romia epoko kun urbomuro. Ek de la 14-a jarcento de la orienta flanko almigris valzoj, kaj la loĝantaro de la valo iom post iom germaniĝis.

Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la valo. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 la vilaĝoj de la Ekstera Schanfigg aliĝis kiel tribunalkomunumo Sankt Peter al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. De la jaroj 1530 ĝis 1635 reformacio la vilaĝoj de la valo iom post iom aliĝis al la reformacio. Dum Ekstera Schanfigg dum mezepoko plej parte estis feŭdo de ŝanĝantaj Senjoroj, Langwies en Interna Schanfigg estis libera tribunalkomunumo, dum Arosa, al kiu ĝis la konstruo de la vojo en la 19-a jarcento ne ekzistis trairebla konekto al la cetera valo, apartenis al Davos. En la jaro 1652 la civitanoj de valo sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro.[1]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Jürg Simonett: Schanfigg en Historia Leksikono de Svislando (2010-12-01)

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Schanfigg