Molinis

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon St. Peter-Molinis (stacidomo).
Molinis
Blazono de Molinis
Molinis
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 49′ 23″ N 9° 39′ 0″ O / 46.82306 °N, 9.65000 °O / 46.82306; 9.65000 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 23″ N 9° 39′ 0″ O / 46.82306 °N, 9.65000 °O / 46.82306; 9.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 137
Areo 13,21 km²
Alteco 1041 m super marnivelo
Poŝtkodo 7056
Komunumkodo 3927
Mapo de Molinis

Pri la komunumo redakti

Molinis estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 137 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Molinis situas en la valo de Schanfigg sude de la rivero Plessur, proksimume 10 kilometrojn oriente de Koiro ĉe la norda flanko de la monto Weisshorn. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Molinis mem la setlejoj Gadenstett, Usser Zana kaj Inner Zana.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Molinis limas en nordo al Sankt Peter-Pagig, en oriento al Peist, en sudo al Arosa, en okcidento al Tschiertschen-Praden, kaj en nordokciento al Lüen.

Trafiko redakti

La komunumo Molinis havas komunan stacidomon kun la najbara vilaĝo Sankt Peter ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Koiro al Arosa. La kantona ĉefvojo al Arosa pasas norde de la rivero Plessur kaj do ne tuŝas la teritorion de la komunumo, kiu situas sude de la rivero. Aŭte oni povas atingi la komunumon per flanka vojo tra Sankt Peter.

Lingvoj redakti

Kiel la nomo Molinis (de la romanĉa vorto molina por muelejo la komunumo estis origine romanĉlingva. En la 16-a jarcento la komunumo germaniĝis. La loĝantaro de Molinis alprenis la valzan dialekton, kiu disvastiĝis en la valo ek de Langwies.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Molinis datiĝas el la jaro 1335 kiel Mulina.

Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt Luzi en Koiro estis bienposedanto en Molinis. Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la regiono. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 Molinis aliĝis kune kun la tribunalkomunumo Sankt Peter al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1530 la komunumo aliĝis al la reformacio. En la jaro 1652 la civitanoj de Molinis sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro. En la jaroj 1875 ĝis 1877 estis konstruita la veturebla vojo supre de Molinis kaj en la jaro 1908 la vojo al Sankt Peter. En la jaro 1914 estis inaŭurita la stacidomo ĉe la fervojo de Koiro al Arosa.

En la jaro 1980 ŝlimlavango kaŭzis grandajn damaĝojn al la vilaĝo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Viduankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti