Schanfigg (komunumaro)


La komunuaro Schanfigg estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Plessur. Ĝi havis 3870 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Sankt Peter-Pagig, kie okazas ĉiujn kvar jarojn la landkomunumo de la komunumaro Schanfigg por elekti la komunumarajn aŭtoritatojn. La siedjo de la komunumaraj aŭtoritatoj estas en Arosa.

Komunumaro Schanfigg
Blazono de la komunumaro Schanfigg
Koiro-Arosa-Fervojo
Mapo de la komunumaro Schanfigg
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Ĉefloko Sankt Peter-Pagig
Koordinatoj  46° 47′ N 9° 41′ O / 46.783 °N, 9.683 °O / 46.783; 9.683 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ N 9° 41′ O / 46.783 °N, 9.683 °O / 46.783; 9.683 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3870 (2009-12-31)
Areo 162,39 km²
Loĝantardenseco 24 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Schanfigg konsistas el la plej granda parto de la valo Schanfigg, laŭ kiu ĝi nomiĝas. Ĝin trafluas de oriento al okcidento la rivero Plessur.

Komunumoj de la komunumaro Schanfigg redakti

La distrikto Schanfigg konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Arosa estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Arosa 2261 42.53 3921
  Calfreisen 54 5.13 3922
  Castiel 121 5.43 3923
  Langwies 276 54.96 3924
  Lüen 83 3.49 3925
  Maladers 501 7.59 3926
  Molinis 137 13.21 3927
  Peist 206 17.89 3929
  Sankt Peter-Pagig 231 12.15 3931
Totale 9 3870 162,38

Historio redakti

La komunumaro Schanfigg estis kreita kadre de la konstitucia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 el la malnovaj tribunalaj komunumoj Sankt Peter kaj Langwies kaj el la tiam kreita komunumo Arosa, kiu antaŭe estis parto de la politika komunumo Davos.[1][2]

Vidu ankaŭ redakti

  • Artikolo pri la valo kaj regiono Schanfigg (kiu ne identas kun la komunumaro).

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti