Sankt Peter-Pagig

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankt Peter, Sankta Petro kaj St. Peter-Molinis (stacidomo).
Sankt Peter-Pagig
Blazono de Sankt Peter-Pagig
Blazono de Sankt Peter-Pagig
Sankt Peter
Sankt Peter
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 50′ 6″ N 9° 38′ 42″ O / 46.83500 °N, 9.64500 °O / 46.83500; 9.64500 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 6″ N 9° 38′ 42″ O / 46.83500 °N, 9.64500 °O / 46.83500; 9.64500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 231
Areo 12,15 km²
Alteco 688 m super marnivelo
Poŝtkodo 7028
Komunumkodo 3931
Mapo de Sankt Peter-Pagig

Pri la komunumo redakti

Sankt Peter-Pagig estas kaj komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 231 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. Sankt Peter-Pagig estas la ĉefloko de la komunumaro Schanfigg, kie ĉiun kvaran jaron okazas la landkomunumo, kie elektiĝas la aŭtoritatoj de la komunumaro kaj la delegitoj al la kantona parlamento.

Geografio redakti

Sankt Peter-Pagig situas en la valo de Schanfigg norde de la rivero Plessur, kiu formas la sudan limon de la komuna teritorio. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la montĉateno 'Hochwang, kie sur la kulmino de la monto Tüfelsch Chopf, la ĉefpinto de Hochwang, troviĝas sur alteco de 2533 m s.m. la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo Sankt Peter-Pagig konsistas el la du frakcioj Sankt Peter kaj Pagig, kiuj ĝis la 31-a de decembro 2007 estis sendependaj komunumoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sankt Peter-Pagig limas en nordo al Furna, en oriento al Peist, en sudo al Peist, en okcidento al Lüen, en nordokcidento al Castiel, kaj en nordnorokcidento al Trimmis.

Trafiko redakti

Tra Castiel pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa. Per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Peist la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Ĉe la fervojlinio de Retia Fervojo, kiu proksime de la riverbordo de Plessur ankaŭ pasas tra komunuma tertitorio, troviĝas krome la stacidomo St. Peter-Molinis, kiun Sankt Peter dividas kun la najbara komunumoj Molinis. De la stacidomo dekliva vojo kondukas al Sankt Peter kaj Pagig.

Historio redakti

La komunumo estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2008 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumo Sankt Peter kaj Pagig.

La unua dokumenta mencio de Sankt Peter datiĝas el la jaro 1137 kiel sancto Petro kaj Pagig en la jaro 1160 kiel de Puigo. La vala preĝejo de Sankt Peter, kiu la unua fojon estis menciita en la jaro 831, estis la religia kaj politika centro de la valo Schanfigg. La preĝejo dum mezepoko apartenis al la Monaĥejo Pfäfers, kiu ankaŭ enkasigis la interezojn. Sankt Peter dum malfrua mezepoko estis tribunalkomunumo de la koira episkopejo kaj sidejo de la episkopa vokto. Ĝi konsistis el la vilaĝoj Sankt Peter, Pagig, Peist, Molinis, Pagig, Castiel, Lüen, Calfreisen kaj Maladers. Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la regiono. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 la tribunalkomunumo Sankt Peter aliĝis al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1652 la civitanoj de la tribunalkomunumo sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro. [1] [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti