Castiel

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lüen-Castiel (stacidomo).
Castiel
Blazono de Castiel
Vilaĝocentro de Castiel
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 50′ 24″ N 9° 36′ 18″ O / 46.84000 °N, 9.60500 °O / 46.84000; 9.60500 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 24″ N 9° 36′ 18″ O / 46.84000 °N, 9.60500 °O / 46.84000; 9.60500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 121
Areo 5,43 km²
Alteco 1174 m super marnivelo
Poŝtkodo 7027
Komunumkodo 3923
Mapo de Castiel

Pri la komunumo redakti

Castiel estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 121 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Castiel situas ĉe la norda flanko de la Valo Schanfigg. La komunuman teritorion limas en sudo la rivero Plessur, en okcidento la ravino de Castiel kaj en sudo la kresto de la montoĉeno Hochwang, kie sur alteco de 2455 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. Castiel konsistas el du ĉefaj kernvilaĝoj Oberdorf kaj Unterdorf kaj el la somere loĝataj setlejoj Im Ingezünten sur alteco de 1338 m s.m. kaj Walcapällis sur alteco de 1396 m s.m. supre de la kernvilaĝoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,43 km², de kiuj 49% estas kovritaj de arbaro, 43% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado. La resto estas dezerta.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Castiel limas en nordo al Trimmis, en nordoriento al Sankt Peter-Pagig, en oriento al Lüen, en sudo al Tschiertschen-Praden, kaj en okcidento al Calfreisen.

Trafiko redakti

Tra Castiel pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa. Per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Peist la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Ĉe la fervojlinio de Retia Fervojo, kiu proksime de la riverbordo de Plessur ankaŭ pasas tra komunuma tertitorio, troviĝas sur la limo al la najbara komunumo Lüen la haltejo Lüen-Castiel, kiu tamen por la komunumo Castiel havas nur marĝenan signifon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Castiel datiĝas el la jaro 1132 kiel Castellum. Sur la monteto Carschlingg supre de la preĝejo oni trovis restaĵoj de diversaj prahistoriaj setlejoj el bronzepoko, Hallstatt-kulturo kaj La-Tène-kulturo. De malfrua romia setlejo oni trovis restaĵojn de urbomuro, lignaj domoj kaj poste konstruita ŝtona konstruaĵo. Multaj historiistoj supozas, ke dum mezepoko devis, kiel la nomo kaj la informoj pri la Senjoroj de Castello ja indikas, ekzisti en la loko kastelo. Tamen ĝis hodiaŭ ne povis esti trovita spuro aŭ dokumenta pruvo pri ties ekzisto. La Senjoroj de Castelle, kiuj en la loko posedis malgrandan senjorujon donacis en la jaro 1132 sian havaĵon al la Abatejo de Koiro. Ĝis 1338 la Senjoroj de Vaz estis la mastroj de la regiono. Poste la Grafoj de Werdenberg kaj ek de 1363 la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 Castiel aliĝis kune kun la tribunalkomunumo Sankt Peter al la Dektribunala Federacio. Ek de 1479 la landa suvereneco apartenis al Aŭstrio. En la jaro 1652 la civitanoj de Castiel sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro 1657 ankaŭ de la episkopejo de Koiro. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti