Arosa

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arosa (stacidomo).
Arosa
Blazono de Arosa
Arosa
urbetokomunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 47′ 0″ N 9° 41′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.68333 °O / 46.78333; 9.68333 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 0″ N 9° 41′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.68333 °O / 46.78333; 9.68333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3131 (31-a de decembro 2018)
Areo 42,53 km²
Alteco 1775 m super marnivelo
Poŝtkodo 7050
Komunumkodo 3921
Mapo de Arosa

Pri la komunumo redakti

Arosa (en Esperanto ankaŭ Aroso) estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2261 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. En Arosa troviĝas la sidejo la la komunumara administracio, la ĉefloko de la komunumaro tamen estas Sankt Peter-Pagig, kie okazas la landkomunumo. Arosa estas konata kurac- kaj skisportloko.

Geografio redakti

La montara turisma loko situas ĉe la sudorienta fino de la valo Schanfigg sur alteco de 1775 m s.m. La kerna vilaĝo estas konstruita ĉirkaŭ du pitoreskaj lagoj, kiuj laŭ ilia situa nomiĝas Supra Lago (Obersee) kaj Malsupra Lago (Untersee). La komunumo konsistas el la partoj Innerarosa, Dorf-Obersee, Untersee kaj Maran-Prätschli.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 42,53 km², de kiuj 15,25 estas kovritaj de arbaro, 42,% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. 39,7% estas dezertaj, ĉefe en la alta montaro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arosa limas en nordo al Peist, en nordoriento al Langwies, en oriento al Davos, en sudsudoriento al Schmitten, en sudo al Alvaneu, en sudsudokcidento al Lantsch/Lenz, en sudokcidento al Vaz/Obervaz, en okcidento al Tschiertschen-Praden, kaj en nordokcidento al Molinis.

Trafiko kaj turismo redakti

La ĉefa enspezofonto de Arosa estas la turismo. La kuracloko disponas pri pli ol 8000 gastolitoj, tiel ke dum la sezono, el la trankvila vilaĝo fariĝas vera urbo. La plej granda parto de la loĝantaro de la komunumo laboras en la turisma branĉo. Arosa atingeblas per la tiel nomita Arosavojo, kiu komenciĝas en Koiro. Paralele al la Arosavojo cirkulas la Koiro-Arosa-Fervojo, kiu estas linio de la Retia Fervojo de Koiro al Arosa. Aertelfero kondukas al la monto Weisshorn al alteco de 2653 m s.m. Krome en Arosa ekzistas multnombraj seĝotelferoj kaj skiliftoj. Dum la sezono cirkulas lokaj busoj inter la hoteloj kaj la valaj telfer- kaj skilifthaltejoj. Ne nur vintre, sed ankaŭ somere Arosa estas ŝatata feriloko. La regiono invitas al migrado. La komunumo disponas pri golfludejo. en la jaro 2000 en la komunumo tranoktis preskaŭ unu miliono da turistoj.

Historio redakti

Arosa naskiĝis kiel propra komunumo en la jaro 1851 per disiĝo de Davos, al kiu ĝi ĝis tiam apartenis.

La unua dokumenta mencio de Arosa datiĝas el la jaro 1330 kiel Araus. En la 13-a jarcento en la regiono de Aroso eksetlis valzoj, kiuj almigris de Davos kaj forpelis la antaŭe tie vivantajn romanĉlingvanojn. Ĝis en la 19-a jarcento Davos estis malgranda kampara vilaĝeto. Tra la valo de Schanfigg al Koiro ne ekzistis vojo. La loko atingeblas nur tra montpasejaj padoj ek de Davos, al kiu komonumo la loko ĝis 1851 politike apartenis. Ĝis la jaro 1850 la nombro de la loĝantaro falis al 52. En la 1880-aj jaroj komenciĝis la evoluo de Arosa al sport-, feri- kaj kuracloko. En la jaro 1888 ĝis 1890 estis konstruita la vojo de Langwies al Arosa, en la jaro 1897 la elektra centralo Arosa, kaj en la jaroj 1912 ĝis 1914 la Koiro-Arosa-Fervojo, kiu estis en la jaro 1942 aligita al la Retia Fervojo. En la jaro 1956 estis malfermita la aertelfero al Weisshorn. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti