Lantsch/Lenz

komunumo de Svislando
Lantsch/Lenz
Blazono de Lantsch/Lenz
Preĝejo Sankt-Antonio en Lantsch/Lenz
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Belfort
Koordinatoj  46° 41′ 6″ N 9° 33′ 54″ O / 46.68500 °N, 9.56500 °O / 46.68500; 9.56500 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 6″ N 9° 33′ 54″ O / 46.68500 °N, 9.56500 °O / 46.68500; 9.56500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 529
Areo 21,81 km²
Alteco 1328 m super marnivelo
Poŝtkodo 7083
Komunumkodo 3513
Mapo de Lantsch/Lenz

Pri la komunumo redakti

Lantsch/Lenz estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Belfort kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Lantsch/Lenz situas sur suna teraso 500 metrojn super la Albulovalo ĉe ties norda flanko.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lantsch/Lenz limas en nordo al Arosa, en nordoriento al Alvaneu, en sudoriento al Brienz/Brinzauls, en sudokcidento al Alvaschein, kaj en okcidento al Vaz/Obervaz.

Nomo kaj lingvoj redakti

Lantsch/Lenz estas dulingva formo por emfazi la dulingvecon de la komunumo. Lantsch (prononcu lanĉ) estas la romanĉa formo kaj Lenz (prononcu lenc) la germana. Komence de la 20-a jarcento preskaŭ la tuta loĝantaro parolis la romanĉan, kaj ankoraŭ en la jaro 1980 la romanĉlingvanoj estis 60,21% de la loĝantaro. Okaze de la lasta popolnombrado de la jaro 2000 nur ankoraŭ 36,70 % de la loĝantoj parolis la romanĉan, dum la germanlingvanoj kun 54,23% nun estas la absoluta plimulto.

Trafiko redakti

Lantsch/Lenz situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Koiro tra Tiefencastel al la Juliopasejo. Sur tiu vojo cirkulas la poŝtaŭtolinio de Lenzerheide al Davos, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lantsch/Lenz en la imperia urbaro datiĝas el la jaro 831 kiel Lanzes.

Oni trovis en Lantsch/Lenz ruinojn kaj objektojn el la frua ferepoko kaj la romia tempo, kiuj indikas, ke la loko jam frue estis loĝata.

En la 12-a jarcento Lantsch/Lenz apartenis al la Senjoroj de Belfort. Kiel parto de la tribunalo Belfort Lantsch/Lenz fariĝis en la jaro 1338 posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo. Ek de 1436 ĝis la jaro 1850 Lantsch/Lenz estis membro de la Dektribunala Federacio. Ek de 1851 Lantsch/Lenz estas komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Jürg Simonett: Lantsch/Lenz en Historia Leksikono de Svislando (2007-11-23)

Eksteraj ligiloj redakti