Vaz/Obervaz

komunumo de Svislando
Vaz/Obervaz
Blazono de Vaz/Obervaz
La altvalo de Lenzerheide kun la Heide-Lago
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Alvaschein
Koordinatoj  46° 43′ 0″ N 9° 33′ 0″ O / 46.71667 °N, 9.55000 °O / 46.71667; 9.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 9° 33′ 0″ O / 46.71667 °N, 9.55000 °O / 46.71667; 9.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2588
Areo 42,51 km²
Alteco 1300 m super marnivelo
Poŝtkodo 7082
Komunumkodo 3506
Mapo de Vaz/Obervaz

Pri la komunumo redakti

Vaz/Obervaz estas komunumo de la komunumaro Alvaschein kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Vilaĝo aŭ setlejo kun la nomo Vaz aŭ Obervaz ne ekzistas. La komunumo konsitas el aro da vilaĝoj, vilaĝetoj kaj malgrandaj setlejoj. La plej granda estas la turisma vilaĝo kaj fama skiloko Lenzerheide. Krome al la komunumo apartenas la vilaĝoj Lain, Muldain, Valbella kaj Zorten, kaj la vilaĝetoj kaj setlejoj Nivagl, Fuso, Trantermoira, Sporz, Tgantieni, Sartons, Creusen kaj Obersolis. La frakcioj Lain, Muldain kaj Zorten kutime estas kune nomitaj Obervaz.

La komunumo situas en altmontara valo en kies centro situas la Heide-Lago. Oriente de la komunumo leviĝas la monto Parpaner Rothorn, kies kulmino kun alteco de 2865 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Okcidente de la komunumo situas la monto Piz Scarlottas kun alteco de 2323 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vaz/Obervaz limas en nordo al Parpan, en nordnordoriento al Tschiertschen-Praden, en nordoriento al Arosa, en oriento al Lantsch/Lenz, en sudoriento al Alvaschein, en sudo al Stierva, en sudsudokcidento al Mutten, en sudokcidento al Sils en Domleschg, en okcidento al Scharans, en nordokcidento al Almens, kaj en nordnordokcidento al Churwalden.

Trafiko redakti

Tra Vaz/Obervaz kondukas la kantonca ĉefvojo n-ro 3 de Koiro tra Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico. Per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Tiefencastel la komunumo estas konektita al la publika transporteto. Dum la skisezono en la komunumo inter la diversaj vilaĝoj kaj la valhaltejoj de la aertelferoj kaj skiliftoj ciruklas senpaga loka buso. De Lenzerheide aertelfero kondukas al Parpaner Rothorn.

Lingvoj redakti

Dum Vaz/Obervaz komence de la 20-a jarcento estis ankoraŭ grandparte romanĉlingva komunumo, la nobro de romanĉlingvanoj en 1980 ankoraŭ estis 28,74% de la loĝantaro. En la jaro 2000 tiu nombro jam falis sub 10% nome al 9,03%.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vaz/Obervaz datiĝas el la jaro 840 kiel villa Vazzes. Per arkeologiaj fosadoj oni trovis en Nivagl restaĵojn de lignaj konstruaĵoj kaj ankaŭ de ringmuroj el la 11-a ĝis la 13-a jarcento. Supozeble tie situas la prakastelo de la Senjoroj de Vaz. Post la formorto de la Senjoroj de Vaz la Senjorujo transiris en la jaro 1337 herede al la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1456 la civitanoj de Vaz sin liberaĉetis kaj formis kune kun Stierva kaj Mutten tribunalkomunumaron interne de la Diodoma Federacio. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento la ekonomio de Vaz/Obervaz baziĝis ĉefe sur alppaŝteja bovbredado. Komence de la 20-a jarcento la turismo komplete transformis la ekonomion de la komunumo. La unua sledofunikularo estis konstruita en 1903. Sekvis aertelfero al Parpaner Rothhorn kaj multnombraj skiliftoj. Hodiaŭ la komunumo Vaz/Obervaz kun la skilokoj Valbella kaj Lenzerheide estas unu el la plej gravaj vintroturismoregionoj de Svislando. [1]

Famuloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Toni Cantieni: Vaz/Obervaz en Historia Leksikono de Svislando (2002-11-12)

Eksteraj ligiloj redakti