Tschiertschen-Praden

komunumo de Svislando
Tschiertschen-Praden
Blazono de Tschiertschen-Praden
Tschiertschen

Praden
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Churwalden
Koordinatoj  46° 49′ 0″ N 9° 36′ 0″ O / 46.81667 °N, 9.60000 °O / 46.81667; 9.60000 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 0″ N 9° 36′ 0″ O / 46.81667 °N, 9.60000 °O / 46.81667; 9.60000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 306
Areo 27,74 km²
Alteco 1350 m super marnivelo
Poŝtkodo 7063 Praden
7064 Tschiertschen
Komunumkodo 3932
Mapo de Tschiertschen-Praden

Pri la komunumo redakti

Tschiertschen-Praden estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Churwalden kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 306 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Tschiertschen-Praden situas en la nordokcidenta parto de la valo Schanfigg ĉe la suda bordo de la rivero Plessur. La komunumo konsistas el la du frakcioj Tschiertschen (al kiu ankaŭ apartenas Furgglis, Fups kaj diversaj alpopaŝtejoj) kaj Praden (al kiun apartenas ankaŭ Innerpraden kaj Ausserpraden).

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tschiertschen-Praden limas en nordo al Calfreisen, en nordnordoriento al Castiel, en nordoriento al Lüen, en oriento al Molinis, en sudo al Arosa, en sudokcidento al Vaz/Obervaz, en okcidento al Churwalden, kaj en nordokcidento al Maladers.

Trafiko redakti

Tschiertschen kaj Praden situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flanka vojo, kie en Passugg deflankiĝas de la kantona chefvojo n-ro 30. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio al Koiro, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto. Du seĝotelferoj kondukas de Tschiertschen al Waldstafel kaj Hüenerchöpf, kaj la komunumo disponas ankaŭ pri du skiliftoj kun entute 25 kilometroj da skivojoj.

Historio redakti

La komunumo Tschiertschen-Praden estis fondita la 1-an de januaro 2010 per kunigo de la ĝis tiam sendependaj komunumoj Tschiertschen kaj Praden.

La unua dokumenta mencio de Praden datiĝas el la jaro 1488 jam kiel Praden. [1]

La unua dokumenta mencio de Tschiertschen datiĝa el la 8-a jarcento kiel in Cercene. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti