Kantono Grizono (germane Graubünden [grao'bünd'-n], itale Grigioni [griĝo'ni], romanĉe Grischun [griĵuη'], france Grisons [grizõ']) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj, tiel nomitaj kantonoj de Svislando. Ĝia ĉefurbo estas Koiro (germane Chur, france Coire, itale Cuera, romanĉe Cuira). La kantona loĝantaro estis po 199 021 je la 31-a de decembro 2019.

Kantono Grizono
Blazono de Kantono Grizono
Blazono de Kantono Grizono
La grizona ĉefurbo Koiro
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Koiro
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  germana, romanĉa kaj itala
Oficiala mallongigo  GR
Nombro de loĝantoj 199 021 (2019-12-31)
Areo 7105 km²
Loĝantardenseco 28 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 51′ N 9° 32′ O / 46.850 °N, 9.533 °O / 46.850; 9.533 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ N 9° 32′ O / 46.850 °N, 9.533 °O / 46.850; 9.533 (mapo)
Situo de Kantono Grizono en Svislando
Mapo de Kantono Grizono
vdr

Geografio redakti

Kantono Grizono situas en la sudoriento de Svislando en la tiel nomitaj Grizonaj Alpoj. Kun areo de 7105 km² Grizono estas laŭ teritorio la plej granda Kantono de Svislando. En la kantono troviĝas la mondfamaj turismaj lokoj Davos kaj Sankta Maŭrico kaj aliaj signifaj vintraj sportejoj. Grizono estas akvodislimo inter tri maroj, nome pere de Rejno, kiu senakvigas la nordan duonon de la kantono, al la Norda Maro, pere de Eno, ĉefalfluanto de Danubo, kiu senakvigas la Engadinon (romanĉe por Envalo), al la Nigra maro, kaj pere de Adda, kiu senakvigas la valon de Poskiavo kaj alfluas al Pado, kaj Moësa, kiu senakvigas la valon de Mesoko kaj alfluas al Tiĉino, al la Adriatika Maro.

En nordo la kantono limas al Liĥtenŝtejno, en nordoriento al Aŭstrio, en sudoriento kaj sudo al Italio, en sudokcidento al Kantono Tiĉino, en okcidento al Kantono Urio, en nordokcidento al Kantono Glaruso, kaj en nordnordokcidento al Kantono Sankt-Galo.

Lingvoj redakti

Oficialaj lingvoj de la kantono estas la germana (68 %), la romanĉa (14 %), kaj itala (10 %) (laŭ la popolnombrado de 2000). Grizono estas la sola oficiale trilingva kantono en Svislando. 8% de la kantona loĝantaro parolas alian ol unu el la oficialaj lingvoj. En 1990, la romanĉa estis laŭ nombro de parolantoj la tria lingvo de 17 %. En 1880 ĝi estis la unua lingvo de 40 %. Do evidente malgraŭ la enkonduko de la Grizona Romanĉa la signifoperdo de la romanĉa lingvo ne povis esti haltigita.

Grizona romanĉa redakti

Grizona romanca (en la romanĉa lingvo Rumantsch Grischun) estas la nomo de komuna romanĉa lingvo, elpensita de Schmid en 1982. En Svislando ekzistas kvin romanĉaj dialektoj aŭ lingvoj, kaj estiĝis bezono havi komunan skribitan lingvon. Tio estis la tasko de Schmid.

La oficejo pri la lingvo en Koiro nomiĝas Lia Rumantscha.

La oficejo eldonas lernblibrojn pri dialektoj kaj la rumantsch grischun: Curs da rumantsch grischun / da Gieri Menzli ; ill. da Simon Jacomet, Cuira : Lia Rumantscha, 1993 1 Volumo (parto 1 kaj 2) : kun bildoj + 1 Audiokasedo; parto 1: Lecziuns 1-18, 1988 ; parto 2: Lecziuns 1-16, 1989 ISBN 3-906680-27-1 (parto 1); 3-906680-27-2 (parto 2).

Trafiko redakti

La Kantono Grizono atingeblas trajne de Zuriko kaj tra la Rejnvalo per la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La kantono mem disponas pri propra tre vasta fervojreto de la Retia Fervojo. Aŭtomobile la kantono atingeblas tra la Rejnvalo kaj Montpasejo San Bernardino per la svisa aŭtovojo A13 kaj de Zuriko per la svisa aŭtovojo A3.

Administra divido redakti

La kantono Grizono aktuale (januaro 2011) estas dividita en 11 distriktojn, kiuj siavice konsistas el 39 komunumaroj kun entute 178 komunumoj. Dum la distiktoj estas pure administraj unuoj de la kantono, kiuj nur funkcias kiel tribunalaj distriktoj, la komunumaroj estas historiaj unuoj kun certa aŭtonomio kaj aparataj aŭtoritatoj. Por pli ampleksaj informoj viud sub Administra divido de Kantono Grizono.

Historio redakti

Sub la romianoj, kiu konkeris la valojn je -15, la valoj de nuna Grizono fariĝis parto de la provinco Rhaetia. La valoj konservis unikan, ne-italan latinidan kulturon kaj lingvon. La latina lingvo de la valoj evoluis kaj fariĝis la romanĉa lingvo, kiu estis la ĉefa lingvo de la kantono ĝis 1850.

La nomo "Grizono" devenas de "griza" (grisch, grau, grigio). Fakte ĝi naskiĝis de la unuiĝo de la Griza Ligo (Grauer Bund) – reprezentita de la supra maldekstra, blanknigra kvarono de la flago – de la Ligo de la Domo de Dio (Gotteshausbund) – supra deksta kvarono – kaj de la Ligo de la Dek Jurisdikcioj (Zehngerichtebund) – suba duono kun la ibekso – en la 15-a jarcento. La "eterna aliancano" de Svislando fariĝis kantono en 1803, laŭ plano de Napoléon Bonaparte.

La ĉefurbo Koiro en la nordo estas centro de industrio. Ĝi nun estas germanalingva urbo. Antaŭ la naskiĝo de la tri ligoj la kantono estis regata de la episkopo de Koiro, kiu heredis la romian administradon post la disfalo de la imperio.

Heidi redakti

En la kantono Grizono troviĝas la vilaĝo Maienfeld (tute norde), kie la rakonto Heidi disvolviĝas. La aŭtorino de tiu rakonto nomiĝas Johanna Spyri.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)