Retia fervojo

(Alidirektita el Retia Fervojo)

La Retia Fervojo (mallonge: RhB; germane Rhätische Bahn; itale Ferrovia retica; romanĉe Viafier retica) estas etŝpura fervojkompanio en Kantono Grizono en Svislando. Jure la kompanio estas Akcisocieto kun sidejo en Koiro. La akcikapitalo apartenas al la Kantono Grizono (51 %), al la Svisa Konfederacio (43 %) kaj al diversaj posedantoj kiel komunumoj kaj privatuloj (6 %).

Retia fervojo
Rhätische Bahn
emblemo
train operating company • firmao de administrado de fervoja infrastrukturo • adherfervojo • fervoja reto
Komenco 7-a de februaro 1888 vd
Antaŭe Lanquart-Davos AG • Bernina-Bahngesellschaft • Chemin de fer Coire-Arosa vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Koiro
Situo Grizono
Fondinto(j) Willem Jan Holsboer vd
Membro de Public Transport Union • Internacia Fervoja UnioQ111695238 vd
Posedata de GrizonoSvislando vd
Posedatoj Tavanasa-Breil-BrigelsThusisTiefencastelTrinTrunUntervaz-TrimmisValendas-SagognWaltensburg-VuorzDavos WiesenZizersZuozZernezSurovasPoschiavoMiralagoVersam-SafienLitzirütiLangwies GRLüen-CastielPeistSt. Peter-MolinisAlvaneuDomat-Ems WerkSeewis-PardislaFurnaFiderisKlosters SelfrangaSuravaCarolina (stacidomo) • S-chanf Marathon station • Bernina railway line • Scuol-TaraspSt. Moritz • Langwieser Viaduct • Albula Railway • Ospizio BerninaSagliains • Albula Tunnel • CavagliaArosaIlanzChur Altstadt • Landquart–Davos Platz railway line • Spirala viadukto en Brusio • Rhaetian Railway ABe 4/4 I • Alp Grüm • Castielertobel Viaduct • Chur WestFilisurKlosters PlatzTirano (RhB) • Schmittentobel Viaduct • ArdezBergün-BravuognBernina LagalbBernina DiavolezzaBernina SuotBeverBonaduzBrusioCaderaCampascioCampocolognoCastrischCavadürliCazisCelerina StazCelerinaChur WiesentalCinuos-chel-BrailDavos FrauenkirchDavos GlarisDavos DorfDavos PlatzDavos WolfgangDavos LaretDavos MonsteinDisentis-MustérDomat-EmsFelsbergFtan BaraiglaGrüschGuardaHaldensteinIgisJenazKlosters DorfKüblisLa Punt Chamues-chLandquart RiedLavinLe PreseLi CurtMadulainMalans GRMorteratschPontresinaPreda • Privilasco railway station • Punt Muragl StazPunt MuraglRabius-SurreinReichenau-TaminsRhäzünsRodels-RealtaRothenbrunnenRueunS-chanfSaas im PrättigauSamedanSassalSchiersSpinasSumvitg-CumpadialsSusch • Rhaetian Railway in the Albula / Bernina Landscapes vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
vdr
Mapo de la reto de la Retia Fervojo
Trajno de la Retia Fervojo antaŭ Palü-Glaĉero en 1911

La Retia Fervojo posedas vastan trajnreton kun longeco de entute 384 km.

Mapo redakti

 

Historio redakti

La konstruado de la Retia Fervojo estis rezulto de iniciato de la nederlanda inĝeniero Willem-Jan Holsboer, kiu havis la ideon pri trajnlinio de Landquart al Davos, kiu fariĝis la unua linio de la reto de la posta Reta Fervojo. La Schmalspurbahn Landquart–Davos AG (LD) estis fondita la 7-an de februaro 1888. Origine estis planita dentoradfervojo por grimpi la altecdiferencon sur la montara vojo. Ankaŭ oni diskutis varianton kun pintturniĝoj, sed pro la sukceso de la Gotard-Fervojo sen dentoradoj kaj pintturniĝoj oni malakceptis ambaŭ variantojn kaj konstruis puran adhesian fervojon kun nur unu sola pintturniĝo en Klosters, kiu estis poste anstataŭigita per ordinara turniĝo. La komence planita norma ŝpuro pro manko de financaj rimedoj ne povis esti realigita; tial oni elektis mallarĝan ŝpuron unumetran. La konstrulaboroj komenciĝis la 29-an de junio 1888.

Jam en 1889 eblis malfermi la vojparton inter Landquart kaj Klosters, kaj nur ok monatojn poste estis finkonstruita la tuta vojo ĝis Davos.

Pro pliaj planoj, kiujn same iniciatis Holsboer, oni komencis konstrui aliajn relvojojn en aliajn partojn de la Kantono Grizono kaj tial ŝanĝis la nomon de Landquart–Davos AG en la jaro 1895 al Retia Fervojo, kiu nomo restis ĝis hodiau.

En 1897 la Retia Fervojo post plebiscito fariĝis grizona ŝtata fervojo.

Monda kulturheredaĵo de UNESKO redakti

La Albulo- kaj Bernino-Linioj de Retia Fervojo estis akceptitaj la 7-an de julio 2008 en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti