Alvaschein (komunumaro)

(Alidirektita el Komunumaro Alvaschein)


La komunumaro Alvaschein (en romanĉa lingvo circul Alvaschagn) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 3349 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Tiefencastel.

Komunumaro Alvaschein
Blazono de la komunumaro Alvaschein
Kulmino de la monto Motta Palousa
Mapo de la distrikto Albulo
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Ĉefloko Tiefencastel
Koordinatoj  46° 40′ N 9° 34′ O / 46.667 °N, 9.567 °O / 46.667; 9.567 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ N 9° 34′ O / 46.667 °N, 9.567 °O / 46.667; 9.567 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3349 (2009-12-31)
Areo 90,42 km²
Loĝantardenseco 37 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Alvaschein etendiĝas en la orienta parto de la Albulovalo. La plej granda parto de la loĝantaro vivas en la komunumo Vaz/Obervaz kun siaj konataj turismaj lokoj Valbella kaj Lenzerheide.

Komunumoj de la komunumaro Alvaschein redakti

La komunumaro Alvaschein konsistas el 6 komunumoj, de kiuj Vaz/Obervaz estas la plej granda.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Alvaschein 143 4.08 3501
  Mon 100 8.46 3502
  Mutten 82 9.96 3503
  Stierva 142 10.56 3504
  Tiefencastel 265 14.85 3505
  Vaz/Obervaz 2588 42.51 3506
Totale 6 3349 90,42

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Alvaschein datiĝas el la jaro 1154 kiel Alvisinis.

De 1851 ĝis 2001 la supera organo de la komunumaron estis la ĉiujara landkomunumo, kiu alterne okazis ĉiam en alia de la kvin membro-komunumoj. Ankoraŭ ĝis la mezo de la 19-a jarcento la plimulto de la loĝantaro estis romanĉlingva. En la jaro 2000 nur ankoraŭ 15,5% parolis la romanĉan lingvon kaj nur en la komunumoj Stierva kaj Mon restis romanĉlingva plimulto. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti